Andor Festetics (aktoro)
Andor Festetics | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1857 en Dunaharaszti | |
Morto | 25-an de marto 1929 (71-jaraĝa) en Dunaharaszti | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Grafo Andor Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Andor estis hungara aktoro, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.
Andor Festetics [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1857 en Dunaharaszti. Li mortis la 25-an de marto 1929 en Dunaharaszti.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andor Festetics frekventis samtempe universitaton kaj aktoran akademion. Li komencis la aktoradon laŭ pseŭdonomo Tolnai Andor en Kolozsvár inter 1880 kaj 1884, dume li edziĝis. Baldaŭe li ricevis rolojn en diversaj urboj, fine en 1887 li estis aktoro kaj sekretario de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1896-1900 li estis tie teatrestro, poste inspektoro de provincaj teatroj.
Li ankaŭ kontribuis kaj tradukis. Li ricevis la titolon „eterna membro de Nacia Teatro” en 1909.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
strato en Dunaharaszti
Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Basilio (Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Edziĝo de Figaro
- Carlo (Sardou: Rabagas)
- Gratignan Adhemar (Sardou–Najac: Ni eksedziĝu!)
Liaj prezentitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero F, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero F, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio