Andor Festetics (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Festetics
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1843 (1843-01-17)
en Peŝto
Morto 16-an de aŭgusto 1930 (1930-08-16) (87-jaraĝa)
en Böhönye
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Festetics
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Andor Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Andor estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.

Andor Festetics [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 16-an de aŭgusto 1930 en Böhönye.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Festetics lernis juron, poste li eklaboris en la departementa administrado kiel subnotario. Inter 1892 kaj 1896 li estis parlamenta deputito, inter 1897 kaj 1902 li politikadis en la senato. En 1894 kaj 1895 li estis ministro pri agrikulturo. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn. La pli aĝa filo Sándor Festetics baldaŭe estis ministro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]