Andor Incze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Incze
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1911 (1911-02-25)
en Kluĵo
Morto 9-an de januaro 1986 (1986-01-09) (74-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo pedagogokuracisto
vdr

INCZE Andor (ince) estis rumanuja hungara geografo naskita en Koloĵvaro la 25-an de februaro 1911 kaj mortinta en Kluĵo la 9-an de januaro 1986.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Incze finis en sia nasiĝurbo (1928) kaj li havigis diplomon de instruisto pri geografio-geologio tie kaj en universitato germana de Prago (1936). Li doktoriĝis en 1942 en Universitato de Koloĵvaro (A magyar természeti földrajz fejlődéstörténeti vázlata). Li instruis en rumana gimnazio Gh. Bariţiu (1940–44), samtempe li estis universitata asistanto (1943), adjunkto (1945), poste lekciisto en Universitato Bolyai (1948) kaj Universitato Babeş–Bolyai (1959) ĝis sia pensiiĝo (1976). Li publikis en Erdélyi Múzeum, Revista Ştiinţifică "V. Adamachi", Revista Geografică Română, Földrajzi Közlemények, Studia Universitatis Babeş–Bolyai kaj en aliaj fakrevuoj. En revuo Korunk li publikis la studojn Arábia kőolajtelepei, 1957; A monopóliumok és a nemzeti függetlenség, 1958; A francia finánctőke birodalma, 1958; Egy szuperkartell alapítása, működése és bomlása, 1959; A monopóliumok hálójában, 1962; Algéria a független államalapítás küszöbén, 1962).

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • America de Nord. Geografie fizică (univ. lernolibro, 1968);
  • America Centrală şi America de Sud. Geografie fizică (univ. lernolibro, 1968).

Fonto[redakti | redakti fonton]