Andor Mezei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEZEI Andor Meizl estis hungara aktoro, kantisto (tenoro) naskiĝinta en Pest la 6-an de julio 1869 kaj mortinta en Koloĵvaro la 6-an de aprilo 1926.

Lia kariero

Mezei debutis 1893 en Selmecbánya en trupo de Sándor Dobó kaj tie ludis ĝis 1897. Li ludis en la trupoj de Buda, Temesvár, Pozsony, Pécs (1899–1902), Debrecen (1902–1905), Szeged (1905–1911), Nyíregyháza. Poste li elpaŝis en la trupo de Béla Mezei. Post la unua mondmilito li dungiĝis al Koloĵvaro. En 1919 oni elektis lin ofocejdirektoro de Hungara Aktorligo de Rumanujo.

El liaj roloj

  • Beppo (Huszka J.: Aranyvirág);
  • Göndör Sándor (Tóth E.: A falu rossza);
  • Martin, bányamester (Zeller: A madarász).

Fonto

  • Magyar Színházművészeti Lexikon