Andor Weltner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:51, 18 feb. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Andor Weltner [veltner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Weltner Andor estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1970) de Hungara Scienca Akademio.

Andor Weltner [1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1910 en Pápa. Li mortis la 21-an de septembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio

Andor Weltner akiris diplomon en 1932 en Universitato Pázmány Péter, poste unu jaron li estis soldato. Ekde 1933 li estis advokatohelpanto. En 1937 li plenumis ekzamenon pri advokato kaj juĝisto. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine li deportiĝis al Buchenwald kaj Dachau. Hejmenveninta en 1945 li iĝis memstara advokato en Budapeŝto. En 1946 li ankaŭ ekinstruis en la universitato, en 1951 li estis elektita katedrestro. Li laboris en la ministerio inter 1949-1952. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952. En la studjaro 1956 li estis dekano. En 1971 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li instruis ankaŭ eksterlande en Vieno, Göttingen, Linz, Londono, Romo, Tampere. Li ricevis premion en 1966.

Elektitaj publikaĵoj

  • Gazdasági jog (1949)
  • A magyar munkajog (1955)
  • A munkavédelem jogi szabályai (1963}
  • Fundamental traits of socialist labour law, with special regard to Hungarian legislation (1970}

Fontoj