Andorianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andorianino

La andorianoj estas militema, hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Antaŭ la fondo de la same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, la andorianoj preskaŭ konstante militis kontraŭ la vulkananoj, aparte forte ĉirkaŭ la jaro 2150. Esencaj aspektaj karakterizaĵoj de la andorianoj estas blankaj haroj, blueca haŭto kaj du antenaj korperoj ĉe la frunto. La fikcia hejma planedo de la vivoformo nomiĝas Andorio. Konata reprezentanto de la andorianoj nomiĝas "Ŝran"; li aperas en la filmoj de la serio Star Trek: Enterprise.

La andorianoj unuafoje aperas en la televida serio "Star Trek" el la 1960-aj jaroj, pli poste ankaŭ en la serioj, "Star Trek: La sekva generacio", Star Trek: Deep Space Nine, Star Trek: Enterprise kaj en 2 el la ĝis la jaro 2009 entute 11 kinejaj filmoj pri la temo.

Aenar[redakti | redakti fonton]

Subspecio de la andorianoj estas la gento Aenar, kies anoj same vivas sur la fikcia planedo Andorio. Kontraŭe al iliaj bluhaŭtaj parencoj ili havas blankan haŭton kaj preskaŭ blindas. La anoj de la gento Aenar havas ekstremajn telepatiajn kapablojn kaj estas striktaj pacistoj. Sur la planedo Andorio nur ekzistas malmultaj miloj da ili.

Anoj de la gento Aenar videblas nur en la serio Star Trek: Enterprise.