Andovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andovce
hungare: Andód
municipo
Oficiala nomo: Andovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nové Zámky
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Andovce
 - alteco 112 m s. m.
 - koordinatoj 47° 59′ 39″ N 18° 06′ 17″ O / 47.99417 °N, 18.10472 °O / 47.99417; 18.10472 (mapo)
Areo 10,7783 km² (1 077,83 ha)
Loĝantaro 1 370 (31.12.2010)
Denseco 127,11 loĝ./km²
Ebenaĵo Laŭdanuba ebenaĵo
Unua skribmencio 1421
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 941 23
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj NZ
NUTS 503029
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Andovce
Retpaĝo: andovce.sk
Portalo pri Slovakio

Andovce (hungare Andód) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter Váh kaj Nitra (rivero), laŭ traira flankovojo. Nové Zámky troviĝas 4 km de ĉi tie.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis avaroj, romianoj, slavoj, fine hungaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1264 en formo Ondod. Ŝajnas, dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1910 loĝis tie 1012 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Nové Zámky. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1953 la vilaĝo ekhavis kurenton. En 2001 loĝis tie 1224 da homoj (818 hungaroj, 388 slovakoj). Nuntempe funkcias nek infanĝardeno, nek lernejo.

Vidindaĵoj

Famuloj