András Benkei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Benkei
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1923 (1923-09-11)
en Nyíregyháza
Morto 8-an de aŭgusto 1991 (1991-08-08) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • locksmith
vdr

András Benkei [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkei András estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

András Benkei [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1923 en Nyíregyháza. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1991 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Benkei frekventis bazlernejon, poste li eklaboris en sia naskiĝurbo. En 1944 li soldatiĝis, en la sekva jaro li estis militkaptito en Sovetunio. Li povis hejmenveni nur en 1948. Post 2 jaroj li aliĝis al la komunistoj. En 1954 li estis jam partiestro de sia naskiĝurbo. Post falo de Hungara revolucio de 1956 ĝis 1963 li estis partiestro de la departemento, poste ĝis 1980 ministro pri enlandaj aferoj. Inter 1958 kaj 1985 (kun 2 interrompoj) li estis parlamenta deputito. En 1980 li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]