András Bertalan Schwarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Bertalan Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1886 (1886-02-17)
en Budapeŝto
Morto 11-an de septembro 1953 (1953-09-11) (67-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germanaturkahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Artúr Schwarz
Okupo
Okupo historiisto de juro • universitata instruisto
vdr

András Bertalan Schwarz [andrAŝ ŝvarc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwarz András Bertalan, en Germanio konata Andreas Bertalan Schwarz estis hungara-germana juristo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1946).

András Bertalan Schwarz [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de septembro 1953 en Freiburg im Breisgau.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Bertalan Schwarz frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Bonn kaj Lejpcigo. En 1908 li ricevis diplomon pri juro en Budapeŝto, sed poste li revenis al Lejpcigo, kie li profesoriĝis en 1912. En 1922 li ricevis la instruan rangon instruis eksterordinara profesoro. Inter 1926-1930 li instruis en Zuriko, poste en Freiburg. Li devis fuĝi pro la nazioj, tial li instruis en Kembriĝo, Oksfordo kaj Istanbulo. Post la 2-a mondmilito li reiris al Okcidenta Germanio, kie li instruis en universitato de Bonn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A birtokjog és a birtoktan alapjai (1907)
  • Hypothek und Hypallagma: Beitrag zum Pfand- und Vollstreckungsrecht der griechischen Papyri (1911)
  • Die öffentliche und private Urkunde im römischen Ägypten (1920)
  • Roma hukuku dersleri (1945)

Fontoj[redakti | redakti fonton]