András Dugonics

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

András Dugonics [andrAŝ dugoniĉ], hungare Dugonics András, kroate Andrija Dugonić estis hungara-kroata verkisto, pastro kaj profesoro.

Skulptaĵo pri András Dugonics
Skulptaĵo de András Dugonics en Szeged, 1876

András Dugonics naskiĝis la 17-an de oktobro 1740 en Szeged. Li mortis la 25-an de julio 1818 en Szeged.

Enhavo

Biografio [redakti]

András Dugonics frekventis eminente lernejojn en Szeged. En 1756 li iĝis ordena pastro kaj baldaŭe li instruis en Transilvanio. En 1773 la jezuitoj ne plu rajtis funkcii, tial Dugonics komencis instrui matematikon en universitato de Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). En 1808 li kvazaŭ emeritiĝis kaj reiris al Szeged.

Verkoj (selekto) [redakti]

  • A tudákoságnak két könyvei, ... (Du libroj de scio, ...) lernolibro pri algebro kaj geometrio, 1784, reeldono en 1798, nepre estas menciinda la pura hungara teksto
  • Ulyssesnek, ama hires és nevezetes görög királynak csudálatos történetei 1780
  • A tudákosságnak III. és IV. könyve ... (3-a kaj 4-a libro de scio ...), lernolibro pri trigonometrio, 1798
  • Etelka, ... ("Etelka"), historia romano, 1788, reeldonoj en 1789 kaj 1805
  • Az arany pereczek ..." (Oraj ĉirkaŭmanoj ...) familia romano, 1790 kaj 1800
  • Jeles történetek, ... (Elstaraj historioj ...), historiaj teatraĵoj 1794
  • Gyöngyösi István költeményes maradványai (Poeziaj postrestaĵoj de István Gyöngyösi), 1796
  • Római történetek. (Romianaj historioj), 1800
  • Szittyai történetek (Skitaj historioj), historia studo de la komenco ĝis 896, 1806–08
  • Nevezetes hadi-vezérek (Famaj militestroj), biografioj, 1817
  • Magyar példabeszédek és jeles mondások (Hungara frazeologio), 1820, reeldono en 2009

Memorigiloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio