András Fabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Fabó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1810 (1810-03-10)
en Lučenec
Morto 18-an de marto 1874 (1874-03-18) (64-jaraĝa)
en Ősagárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • luterana pastoro • teologa verkisto
vdr

András FABÓ [andrAŝ fabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabó András estis hungara luterana pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1864).

András Fabó [1] naskiĝis la 10-an de marto 1810 en Hungara reĝlando, en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 18-an de marto 1874 en Ősagárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Fabó frekventis mezlernejon en en sia naskiĝubo, ĉeflernejon en Pozsony. Komence li estis edukisto ĉe familio de Pál Szontágh, poste li ekinstruis en Losonc en 1833. Post 2 jaroj li iĝis pastro en Ősagárd, kie li okupiĝis ankaŭ pri sciencoj. Li ofte helpis al episkopo József Székács. Luterana lernejo de Pest (urbo) heredis librojn de András Fabó.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Czigány adomák (Ciganaj ŝercoj) (1858)
  • Monumenta Evangelicorum aug. conf. in Hungaria Historica (1861–1873)
  • Rajzok a magyar protestantizmus történelméből (1868)
  • A magyar és erdélyországi mind a két vallásu evangelicusok okmánytára (1869)

Fontoj[redakti | redakti fonton]