András Farkas (apotekisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Farkas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1909 (1909-12-08)
en Turda
Morto 31-an de januaro 1972 (1972-01-31) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo farmakologo • apotekisto
vdr

FARKAS András (farkaŝ) estis hungara apotekisto naskita en Torda la 8-an de decembro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de januaro 1972.

Kariero[redakti | redakti fonton]

András Farkas studis inter 1929-34 en la fakultato pri medicino de la universitato de Segedo. En 1934 li interrompis siajn studojn kaj revenis en Transilvanion. En 1937 li iĝis apotekista praktikanto en Budapeŝto, en 1939 li faris praktikadan ekzamenon kaj en jaroj 1940-47 li estis praktikanto, poste apotekisto (Bp. Fő utcai Fekete Medve Patika). En 1950 li doktoriĝis pri farmakologio. De 1948 li estis demonstranto (Gyógyszerészeti Intézet) de Budapeŝto, de 1950 asistanto, de 1956 adjunkto, de 1961 docento en la universitato. En 1950-59 li estis anstataŭanto-sekciestro en la laboratorio Galenus, de 1959 ĝia instrua kaj administra gvidanto. De 1958 li estis komisiita preleganto de farmacia propedeŭtiko. Post sia pensiuliĝo (1971) li estis scienca konsilanto. Li verkis plurajn notlibrojn kaj studojn.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Főzet és forrázat (jegyzet, Bp., 1957).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon