András Gáspár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Gáspár
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1804 (1804-11-23)
en Kecskemét
Morto 5-an de aŭgusto 1884 (1884-08-05) (79-jaraĝa)
en Biharia
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldatopolitikisto
vdr

GÁSPÁR András (ga:ŝpa:r) estis hungara liberecbatalista oficiro naskita en Kecskemét la 23-an de novembro 1804 kaj mortinta en Bihar la 5-an de aŭgusto 1884.

Kariero[redakti | redakti fonton]

András Gáspár estis imperiestra oficiro, de 8-a de oktobro 1848 honvedmajoro, la 2-an de aprilo 1849 generalo. Al lia nomo ligiĝas la venkego de Isaszeg la 2-an de aprilo 1849. Post la Függetlenségi Nyilatkozat (Sendependeca Deklaro) li abdikis. Post la falo de la liberecbatalo sekve de la hungara revolucio de 1848 oni kondamnis lin al 10 jara fortikaĵmalliberejo, sed kiel estinta ĉavalistmajstro de Francisko Jozefo la 1-a li ricevis amnestion. De 1868 ĝis 1875 li estis deputito landkunvena de la distrikto Bihar.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon