András Kubinyi
András Kubinyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1929 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de novembro 2007 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkeologo • historiisto • universitata instruisto |
András Kubinyi [andrAŝ kubinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubinyi András estis hungara historiisto, arkeologo, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).
András Kubinyi [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de novembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Kubinyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951, kie li lernis ekzemple de Domokos Kosáry. Li ekinstruis en Békéscsaba, baldaŭe li posteniĝis al arĥivejo de Miskolc. Inter 1954-1978 li laboris en Budapeŝto en muzeo, poste li komencis instrui en ELTE, kie li estis katedrestro dum 4 jaroj. En 1986 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li pensiuliĝis en 1999. Li okupiĝis precipe pri Matiaso la 1-a (Hungario) kaj pri la mezepokaj urboj. Li ricevis diversajn premiojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Die Anfänge Ofens (1972)
- Matthias Corvinus. Die Regierung eines Königreichs in Ostmitteleuropa 1458–1490 (1999)
- Városfejlődés és vásárhálózat a középkori Alföldön és az Alföld szélén (Urboevoluo kaj foira reto en la mezepoka Granda Hungara Ebenaĵo kaj ĉe ties rando), (2000)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- membiografio