András Mikó (reĝisoro)
El Vikipedio
András MIKÓ [andrAŝ], laŭ la hungara skribmaniero Mikó András estis hungara reĝisoro kaj pedagogo.
András Mikó naskiĝis la 30-an de junio 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de decembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio [redakti]
András Mikó lernis la reĝisoradon de Kálmán Nádasdy. En 1946 li aliĝis al stabo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li komence estis helpisto de Otto Klemperer. Baldaŭe li ricevis pli altajn postenojn: subreĝisoro, reĝisoro (de 1949), ĉefreĝisoro (inter 1963-1987). Li edukis ekde 1950 en Muzikakademio Franz Liszt. Krome li reĝisoradis en Operetoteatro (Budapeŝto), en festivaloj de Szeged, eĉ en diversaj landoj de Eŭropo. Li ricevis premion Kossuth en 1975, inter 1963-1987 ankaŭ aliajn premiojn.
Ĉefaj reĝisoraĵoj [redakti]
- operoj Kádár Kata, Az ajtón kívül, Együtt és egyedül, Vérnász, Hamlet, Bűn és bűnhődés, Mózes