András Szederjesi (patro)
(Alidirektita el András Szederjesi)
András Szederjesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1926 |
Morto | 5-an de junio 2006 (80-jaraĝa) |
Familio | |
Infano | András Szederjesi (filo) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
András SZEDERJESI [sederjeŝi] estis rumania hungara skulptisto naskiĝinta en Medișoru Mare la 1-an de januaro 1926 kaj mortinta en Kluĵo la 5-an de junio 2006. Li estis la patro de András Szederjesi (filo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Szederjesi akiris diplomon de bazlerneja instruisto en Cristuru Secuiesc en 1946 kaj li instruis en Avrămești, en Cehețel kaj Morăreni. Inter 1951–57 li finis en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu, kie liaj majstroj estis András Kós kaj Jenő Szervátiusz. Inter 1961–72 li estis helpinstruisto, poste adjunkto en la Pedagogia Instituto de Kluĵo, ekde 1986 profesoro de sia iama altlernejo.
Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1962 • Artgalerio, Kluĵo
- 1974 • Bukareŝto • Cristuru Secuiesc • Odorheiu Secuiesc • Carei • Satmaro
- 1975 • Baia Mare
- 1976, 1988 • Artgalerio, Kluĵo (kat.).
Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1969 • Cristuru Secuiesc
- 1974 • Miercurea Ciuc
- 1979 • Kluĵo
- 1984 • Universitata Biblioteko Kluĵo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- TOCA, M.: ~ horizontja, Korunk, 1988/10.
- KÁNTOR L.: Szobrok csendes bizonyossága (kat. bev., Képzőművészeti Galéria, Kolozsvár, 1988)
- BANNER Z.: Erdélyi magyar művészet a XX. században, Budapest, 1990.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Skulptaĵo: Patrino kun sia infano Arkivigite je 2014-03-10 per la retarkivo Wayback Machine