André Caubel
André CAUBEL (pseŭdonimo "Ankaŭ"), naskiĝis en 1904, mortis la 15-an de novembro 1977, estis franca impostinspektoro en Orléans (departemento Loiret), aktivulo en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Esperanto-vortaristo kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro.
Esperanta agado [redakti]
Caubel lernis Esperanton en la jaro 1917 kaj fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiun li tamen baldaŭ forlasis por aliĝi al SAT. Dum pluraj jaroj antaŭ sia emeritiĝo, li redaktis la revuon "SAT-Amikaro" kaj reprezentis SAT-Amikaron ĉe Franca Esperanto-Instituto.
Vortara agado [redakti]
Caubel transprenis la tajpadon de la manuskripto de Plena ilustrita Vortaro de Esperanto kaj diskutis kun Gaston Waringhien pri lingve dubindaj kazoj. Li ankaŭ kunlaboris en la redaktado de la vortaro "Dictionnaire Pratique d’Espéranto", kaj verkis broŝuron "Initiation à l’Espéranto" eldonitan de "La Juna Penso". Dum pluraj jaroj li preparis Esperanto-vortaron de sinonimoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Nekrologo de R. Grandière el SAT-Amikaro, decembro 1977
- Libroj de kaj pri André Caubel en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri André Caubel en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
