André Franquin
El Vikipedio
André FRANQUIN estis belga franclingva aŭtoro de bildrakontoj, naskiĝinta je la 3-a de januaro 1924 en Etterbeek, kaj mortinta je la 5-a de januaro 1997 en Saint-Laurent-du-Var. Li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de belga bildrakonto. Li estas fama pro, interalie, Gastono Lafuŝ', Spirou, Idées noires (“Nigraj ideoj”), kaj fantazia besto marsupilami.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Literaturo |