André Marie Ampère

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
André Marie Ampère
Andre-Marie Ampere.jpg
Persona informo
Nomo André Marie Ampère
Dato de naskiĝo 22-a de januaro 1775
Loko de naskiĝo Poleymieux-au-Mont-d'Or
Dato de morto 10-a de junio 1836
Loko de morto Marsejlo
Okupo
Aĝo je morto 61
Redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

André Marie Ampère [andre mari amper] (naskiĝis la 22-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca matematikisto kaj fizikisto.

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Pariza École Polytechnique kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France.

Ampère estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagneteco. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ krei projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

Domo en Poleymieux-au-Mont-d'Or, muzeo

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Hejmo de Ampère - Muzeo pri Elektriko, en Poleymieux-au-Mont-d'Or (france)
·  Ampere kaj la historio de elektriko, en la retejo de CNRS (france)
·  Vivpriskribo (angle)