Andranik Markarjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andranik Markarjan
Persona informo
Անդրանիկ Նահապետի Մարգարյան
Naskiĝo 12-an de junio 1951 (1951-06-12)
en Erevano
Morto 25-an de marto 2007 (2007-03-25) (55-jaraĝa)
en Erevano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Panteono Komitas vd
Lingvoj armena vd
Ŝtataneco SovetunioArmenio vd
Alma mater Armena Nacia Politeknika Universitato vd
Partio Respublikana Partio de Armenio vd
Familio
Infanoj Taron Margaryan vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andranik MARKARJAN (armene:Անդրանիկ Մարգարյան; alternativaj famili-nomaj literumoj: Margarjan, Markarian, Margarian) (12-an de junio, 195125-an de marto, 2007) servis kiel la 14-a ĉefministro de Armenio de la 12-a de majo, 2000, kiam la prezidento enpostenigis lin, ĝis subita morto (pro miokardia infarkto) je la 25-a de marto, 2007. Li estis membro de la Armenia Respublika Partio. Kiel ĉefministro li sekvis la fratojn Sarksjan: Vazgen Sarksjan, murdita dum pafatako en la Armena Parlamento (la 27-a de oktobro, 1999), kaj Aram Sarksjan, kiun la prezidento enpostenigis en novembro, 1999, sed maldungis la 2-a de majo 2000.

Andranik Markarjan naskiĝis en Erevano. Li studis kibernetikon kaj diplomiĝis kiel komputila inĝeniero.

En la 1970-aj jaroj li aliĝis al kontraŭleĝa politika partio, la Partio de Nacia Unueco, kaj oni arestis lin kaj enprizonigis en 1974.

En 1992, post la liberiĝo de Armenio, Markarjan registriĝis kiel membro de la Armenia Respublika Partio (HHK). Li servis kiel ĉefo de la estrarano de HHK de 1993 ĝis la morto. Li aktivis ankaŭ en la Volontula Unuiĝo "Jerkrapah" ekde 1996, kaj estis membro de ĝia estraro.

Markarjan jam spertis gravajn korajn malsanproblemojn, kaj dufoje oni operaciis al li, unuafoje en Armenio (1999) kaj poste en Francio. Li ricevadis medicinajn traktojn ĉe franciaj kaj rusiaj klinikoj. En la 25-a de marto, 2007, post preskaŭ 7 jarojn en la ĉefministra posteno (kiun li intencis forlasi post la okazontaj en majo balotoj en Armenio), li suferis miokardian infarkton (t.n. koratako) en la apartamento, kaj jam estis mortanta kiam alvenis la krizmedicinistoj. Oni provis revivigi lin sen sukceso.

Lin postvivas vidvino, du filinoj, unu filo, kaj kvin genepoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Verkita 2007.03.25 surbaze de la artikolo en anglalingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]