André-Marie Ampère

El Vikipedio
(Alidirektita el Andre Marie Ampere)
Saltu al: navigado, serĉo
André Marie Ampère
Andre-Marie Ampere.jpg

André Marie Ampère
Persona informo
Nomo André Marie Ampère
Dato de naskiĝo 22-a de januaro 1775
Loko de naskiĝo Poleymieux-au-Mont-d'Or
Dato de morto 10-a de junio 1836
Loko de morto Marsejlo
Okupo
Aĝo je morto 61
v  d  r
Information icon.svg

André Marie Ampère [andre mari amper] (naskiĝis la 22-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca matematikisto kaj fizikisto

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Pariza École Polytechnique kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France.

Ampère estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ krei projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

Domo en Poleymieux-au-Mont-d'Or, muzeo


Enhavo

Omaĝoj [redakti]

Statuo de André-Marie Ampère, sur la placo Ampère en Liono
  • Lia nomo estas uzita por difini la mezurunuon de kurento: la Ampero (simbolo A).
  • Lia nomo estas unu el 72 nomoj de scienculoj skribitaj sur la Eiffel-turo.
  • En Francio pluraj lernejoj, gimnazioj kaj liceoj nomiĝas "Ampère".
  • En Parizo, unu strato nomiĝas "rue Ampère".
  • En Liono, unu placo kaj unu haltejo de subtera fervojo ankaŭ nomiĝas "Ampère".

Vidu ankaŭ [redakti]

Aliaj projektoj [redakti]

Faces-nevit.svg Trovu « André-Marie Ampère » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Hejmo de Ampère - Muzeo pri Elektriko, en Poleymieux-au-Mont-d'Or (france)
Ekstera ligilo    Ampere kaj la historio de elektriko, en la retejo de CNRS (france)
Ekstera ligilo    Vivpriskribo (angle)