Andrea Cesalpino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrea CESALPINO (eld. Ĉezalpino) aŭ, malpropre Cisalpino (Arezzo, la 6an de junio 1519 – Romo, la 23an de februaro 1603) estis itala botanikisto, medicinisto kaj anatomiisto.

Cesalpino Andreo naskiĝinte en Arezzo (Centra Italio), plenumis siajn studojn ĉe la universitato de Pizo ĉe la majstroj Realdo Colombo kaj Luca Ghini, magistriĝis en la jaro 1551, en 1555 posteulis Ghini en la direktorado de la botanika ĝardeno de Pizo kaj kiel lekcianto de medicina lernobjekto, dum ekde 1569 ĝis 1592 kovris la katedron de la Medicino.

Partoprenis en la anatomia skolo kiu floris tiam en Padovo dum la duona parto de 1500. Li trafis la unuajn malkovraĵon pri la sanga cirkolado. Lia precipa merito estas la fakto ke li – per atesto de la anatomia trovaĵo – demonstris ke la koro (kaj ne la hepato) estas la centro de la movo de la sango kaj startpunkto de arterioj kaj kaj vejnoj.

En 1592 papo Klemento la 8-a lin alvenigis Romon kie li instruis medicinon ĉe la universitato La Sapienza kaj surhavis la taskon de persona kuracisto de la papo. En la posta jaro 1593 konfekciis pruvon pri la sangocirkolado spertigante ke la vejnoj laĉe ligitaj en ĉiu ajn korpa parto ŝvelas “post la laĉo”, nome “el periferio al centro”, kaj ke – se apertaj kiel dum sangeltiro – el ili eliras antaŭe obskura vejna sango kaj poste ruĝa arteria sango. Estis la eksperimenta pruvo ke ekzistas centripeta fluo kontraŭa al tiu kiu, tra la aorto kaj ĝiaj branĉoj, portas la sangon el la koro al la korpa periferio: en la vaskula sistemo, tial, pasas du kontraŭaj fluoj. Tamen ne estis komplete priskribita la sangocirkuladon, eble pro manko de vivosekcio: tion faros William Harvey (1628).

El liaj verkoj oni kredis trovi spurojn de Averoesismo kun emo al panteismo, kiuj enkondukis Samuel Parker, ĉefepiskopon de Canterbury (kiun reĝo Jakobo konsideris modera en la diatribo kontraŭ katolikoj kaj pro tio lin promociis intertempa episkopo de Oxfordo), kaj mediciniston el Montbéliard Nicolas Taurel denunci iliajn verkojn al la tribunalo de Inkvizicio. Tio tamen ne havis sekvon. [1]

En la botanika kampo, plue, li pristudis kaj disvolvis novajn sistemojn por klasado de la plantoj, kaj malfermiĝis, kiam ankoraŭ mikroskopo ne esti elpensita, al Karl Linnaeus.

Inter lia plej renomaj verkoj, listigendas Quaestionum medicarum libri duo (1593), De metallicis (1596), De plantis libri XVI (1603), Appendix ad libros de plantis et quaestiones peripateticas. Liaj verkoj estis represitaj ĝis la 18a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] [3]

Aliaj bildoj[redakti | redakti fonton]