El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Fischer estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la 24-an de januaro 1960(nun 1960-01-24) en Arnsberg, do nun estas 64-jara. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, ŝi ĝis la 12-a de januaro 2001 laŭ koalicia decido estis ministrino pri sano kaj socia sekurigo. Andrea Fischer reprezentas la ekologiisman partion Alianco '90/La Verduloj, kiu ekde novembro 2005 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.