Andrea Fullajtár
Andrea Fullajtár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1973 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Andrea Fullajtár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fullajtár Andrea estas hungara aktoro.
Andrea Fullajtár [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1973 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andrea Fullajtár devenis el juda familio. Ŝi komence lernis en Teatra Akademio, kie ŝi lernis de Mariann Csernus, poste ŝi studis en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Tie ŝi lernis ĉefe de Gábor Zsámbéki. Ŝi akiris diplomon en 1998, sed ekde 1996 ŝi ricevis rolojn en Teatro Katona József. Foje ŝi aktoradas en Teatro Thália (Budapeŝto), Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi plej ofte ricevas tragikajn rolojn, onidire ŝi estas posteulo de Anna Tőkés kaj Margit Lukács. En 2004 ŝi naskis filon. Ŝi ricevis premiojn inter 1997-2006.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- diversaj teatraj roloj, ekzemple en William Shakespeare: Macbeth - Lady Macbeth; Eŭripido: Medeia - titolrolo; Molière: La mizantropo; Molière: Tartuffe – Dorine; György Bessenyei: A filozófus (La filozofo) - (Erestra); József Katona: Banuso Bánk - Melinda
- diversaj filmaj roloj inter 1996-2009 (ekzemple en Nyócker en 2004)
- diversaj televiziaj roloj inter 1996-2015
- diversaj voĉoaktoradoj