Andrea Pisano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronzaj pordoj de Andrea Pisano, por la baptejo de Florenco.

Andrea PISANO (n. en 1290 en Pontedera - m. en 1348 samloke), ankaŭ konita kiel Andrea da Pontedera, estis itala skulptisto kaj arkitekto.

Li unue estis edukita kiel forĝisto, kaj sekve fariĝis disĉiplo de Mino di Giovanni ĉirkaŭ la jaro 1300. Li kunlaboris kun li pri skulptaĵo por la preĝejo Sankta Maria della Spina en Pizo, sed ankaŭ por verkoj alie. Pisano plenumis siajn ĉefajn majstroverkojn en Florenco, kaj estis multe influita de Giotto di Bondone. La plej famaj restas la bronzaj pordoj de la baptejo Sankta Johano.

Aliaj projektoj