Andreas Künzli

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andreas (Andy) KÜNZLI (naskita la 5-an de februaro 1962 en Lucerno) estas svisa esperantisto/interlingvisto, slavisto kaj informadikisto, vivanta en Berno.

Enhavo

[redakti] Edukado kaj studoj

Andreas Künzli vizitis la bazajn lernejojn en Lucerno kaj Kriens/LU, la duagradan en Kriens kaj la gimnazion en Sarnen kaj Lucerno (abiturienta ekzameno en 1983). Armea deĵoro en alpaj fortikaĵoj artileriaj. Poste li studis slavan filologion (slavistikon), orienteŭropan historion kaj internacian juron en la Universitato de Zuriko (licencia ekzameno en 1992). Lia universitata diplom-verkaĵo, kiu ricevis Stipendion Lapenna, traktis la temon Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio. Lige kun siaj studoj Künzli vizitis diversajn orienteŭropajn landojn kaj restadis du semestrojn en tiama Sovetunio (1988-89). Liaj profesiaj agadkampoj estas filologio-historio, interlingvistiko kaj informadiko (diplomo de retfakulo en 1998). Kunlaboranto kaj konsilanto de diversaj organizoj, firmaoj kaj individuoj. Künzli scipovas, diversgrade, plurajn lingvojn: Alemana (gepatra lingvo), germana, Esperanto, rusa, franca, angla, kaj pasive li konas dekon da aliaj eŭropaj, ĉefe slavaj lingvoj.

[redakti] Esperanta agado

[redakti] Sur nacia nivelo

Kvankam Künzli jam en pli fruaj jaroj eksciis pri Esperanto, kiun li lernetis pro lingva intereso (pere de la lingvogvidilo Polyglott Esperanto), li fariĝis esperantisto finfine en 1979 instige de la 64a UK en Lucerno, dum kiu la gimnaziano rolis kiel libervola asistanto en la gazetara servo. Samtempe li aliĝis al la Lucerna Esperanto-Societo, kies estrarano li restis ĝis 1992, fondante la societan organon La Lucerna Progreso, kiun li redaktis ĝis 1985. 1982-83 la iama ano de Svisa Esperanto-Junularo, SEJ (poste JES) estis komisiito de SES pri junularo, 1984 pri rilatoj kun KCE, 1984-86 pri la preparado de la jubilea jaro. 1986-94 li estis (ĝenerala) sekretario de SES. 1986-92 li estis (pagata) redaktoro kaj parolisto de la Eo-fako de Svisa Radio Internacia (SRI). 1990-94 li membris en la fonduma konsilio de GEP, 1991-93 li estis vicprezidanto de KCE, 1993-94 plentempa (salajrata) sekretario de KCE, kie li trapasis ankaŭ la superan ekzamenon de ILEI/UEA. En 1992 Andreas Künzli komencis kolekti la materialon por Svisa Enciklopedio Planlingva kiu aperis fine de 2006.

[redakti] Sur internacia nivelo

Sur la internacimovada nivelo, 1980-93 Andreas Künzli aktivis en TEJO (en 1982 kiel komitatano, 1985-91 kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde, 1990-93 kiel provizora sekretario, vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO). En novembro 1991 li organizis kun TEJO en La Chaux-de-Fonds seminarion pri la temo Neŭtraleco - ĉu alternativo al ideologioj? Li vizitis plurajn IJK-jn, UK-jn kaj aliajn aranĝojn kaj ofte vojaĝas, precipe tra orienteŭropaj landoj, kie li kontaktas lokajn esperantistojn aŭ prelegas. Künzli redaktis la politikan rubrikon de Monato (1991-93), krome prizorgis, kun aliaj, la kongresan bultenon de la krakova IJK (1987), gvidis la radioservon de la zagreba IJK (1988) kaj kunredaktis la kongresan kurieron de la havana UK (1990), krom tio li verkis/as artikolojn por diversaj Esperanto-periodaĵoj kaj festlibroj. Interlingvistike interesata, li estis membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Berlin, 1995-2008) kaj ĝis 2008 konsilanto de CDELI (informadiko, interlingvistiko, slavistiko); iam li membris ankaŭ en aliaj organizajoj (AIS, IKEL, k.a.]. Estante fakdelegito de UEA, inter 1997 kaj 2008 li oficis kiel reprezentanto de UEA ĉe UN Ĝenevo, kie de tempo al tempo li vizitis kunsidojn. La 28an de aprilo 1998 li organizis kun UEA en la Palaco de Nacioj datrevenan simpozion pri la temo Lingvo kaj Homaj Rajtoj, sub la aŭspicio de UN-komisiono pri homaj rajtoj (UNHCR). 2008-10 redakciano de la socikultura sendependa revuo SPEGULO kaj neregula kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto kaj aliaj revuoj. Ĉefe pro malkontento pri la agado kaj strategio de la Esperanto-movado, kiujn li konsideras senefikaj, senutilaj kaj kontraŭproduktivaj, en 2008/9 li eksiĝis el ĉiuj Esperanto-organizaĵoj (krom UEA). En la Esperanta Respubliko li oficas kiel Ministro pri Analizado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado (Ministro n-ro 56). http://esperantarespubliko.blogspot.com

[redakti] Premio Grabowski

Laŭ gazetara komuniko de UEA n-ro 296 en julio 2008 al Andreas Künzli estis aljuĝita la Premio Grabowski de Fondaĵo Antoni Grabowski por lia verko Universalaj Lingvoj en Svislando. Oficiala dankparolado en Esperanto aperis en la revuo Spegulo, aŭtuno 2008.

[redakti] Verkoj

[redakti] Artikoloj kaj recenzoj (elekto)

Ekstera ligilo  Konkluda komento 2010 kaj aliaj artikoloj
Ekstera ligilo  Danko okaze de la aljuĝo de la Grabowski-premio
Ekstera ligilo  Intervjuo kun Andreas Künzli
Ekstera ligilo  "Tradicia percepto de la planlingva demando far la svisa gazetaro", Esperanto aktuell
Ekstera ligilo  "Tradicia percepto de la planlingva demando far la svisa gazetaro", TeĴa.org
Ekstera ligilo  "Senpagaj novaĵgazetoj por labor-pendolantoj – revolucio en Eŭropo kaj en la svisa amaskomunikilaro"
Ekstera ligilo  "Grandioza semajno en Vilno"
Ekstera ligilo  "Invito al malfacila historio"
Ekstera ligilo  "Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo"
Ekstera ligilo  "Anmerkungen zum Wörterbuch von Erich-Dieter Krause"
Ekstera ligilo  "La danĝera lingvo, Die neutrale Sprache, Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes", von Marcus Sikosek
Ekstera ligilo  "En la serĉado de la mondolingvo", de Aleksandr Duliĉenko
Ekstera ligilo  "Interlingvistikaj kontribuaĵoj sciencnivele", Interlinguistische Beiträge, de Detlev Blanke
Ekstera ligilo  "Por pli bone kompreni nian movadon", Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado", de Humphrey Tonkin
Ekstera ligilo  "Esperanto inter revo kaj realo"
Ekstera ligilo  "Englisch in der Schweiz"
Ekstera ligilo  "Respondo al la Civita Kortumo"
Ekstera ligilo  "Civito Esperanta"
Ekstera ligilo  "Recenzo pri la revuo Homarane (2010)"

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Bibliografio de la kontribuoj de Andreas Künzli
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj