Andreas Rohracher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Rohracher
ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1943-
La blazono de Rohracher
La blazono de Rohracher
Ceteraj titoloj ĝis 1951 laŭtitole princĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1892 (1892-05-31)
en Lienz
Morto 1-an de januaro 1976 (1976-01-01) (83-jaraĝa)
en Altötting
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Andreas Rohracher
Familio
Patro Franz Rohracher vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas ROHRACHER [ro:raĥer] (naskiĝis la 31-an de majo 1892 en Lienz; mortis la 6-an de aŭgusto 1976 en Altötting) estis aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo ekde 1943.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno en Brixen (1911) kaj la studo de teologio en Klagenfurt li ordonitis en 1915. Lia unua dunganto estis la diocezo Gurk-Klagenfurt. Lia favoranto Adam Hefter (la episkopo tiea) venigis Rohracher en sian kurion. Post aliaj studoj (doktoriĝoj pri jursciencoj 1926 en Vieno, pri kanonika juro 1927 en Romo, pri teologio 1933 en Innsbruck) Rohracher iĝis en 1931 kanceliero kaj kapitulano katedrala.

Rohracher nomumitis fare de Pio la 11-a en la jaro 1933-a titulara episkopo de Isba kaj helpepiskopo en Gurk. Kiel ĝenerala vikario (1938) li plurfoje malmike konfrontiĝis al nazioj kiam ili planis murdi mense handikapulojn kaj submeti reprezaliojn al la slovenlingvanoj en la episkopujo Gurk-Klagenfurt. Lia papa moŝto Pio la 12-a pensis en 1939 ke Rohracher kune kun la germanaj episkopoj Konrad v. Preysing kaj Hermann W. Berning taŭgus kiel porparolantoj por intertraktoj kun Adolf Hitler. Rohracher estis simpatiano de la Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo.

Ĉefepiskopeco[redakti | redakti fonton]

En 1943 Rohracher elektitis ĉefepiskopo en Salcburgo (ĝis 1951 laŭtitole eĉ princo-ĉefepiskopo); paralele li restis ĝis 1945 kapitulvikaro en Gurk. Kontaktoj al la rezistadmovadanoj ĉirkaŭ Helmuth James Graf von Moltke faritis sed ne efikis ion. Por Rohracher plej gravis la konservo de la rajtoj ekleziaj dum nacisocialismo. Post la Dua mondmilito li pledis por la repaciĝo kaj eĉ subtenis karierojn de eksaj nazioj - kion kelkaj tute ne komprenis - dum la rekonstruo de la Katedralo de Salcburgo kaj la reorganizo de la episkopujo.

Danke al sia agado por senbatala kapitulacio de Salcburgo li iĝis - por la usonaj okuptrupoj kiel ankaŭ por la politikistoj landaj - aŭtoritato nekontestebla. Liaj karitataj agadoj post la milito kaj lia rezistado dum la nazia tempo helpis la publikan kredindecon de la Eklezio.

Tri diocezaj sinodoj (1948, 1958, 1968) motivigis kaj mobiligis la fidelulojn salcburgiajn. La lasta estis en konekto kun la Dua Vatikana koncilio kies modernigan sintenon Rohracher komence bonvenigis (li eĉ estis membro de la Administra tribunalo dumkoncilia). Sed la de Rohracher intencita fondo de Katolika altlernejo ne povis realiĝi. Anstataŭe li fondis en 1961 Internacian esploradcentron pri fundamentaj demandoj de sciencoj. Li furoris en 1966 pro sia pardonpeto por la forpelo de protestantoj en 1731, kion komisiis lia antaŭulo Leopold Anton von Firmian. De 1955-58 Rohracher prezidis la aŭstran episkoparan konferencon. En 1969 li rezignis pro la aĝo.

Rohracher ankoraŭ havis la formalan titolon de princĉefepiskopo de Salcburgo (Fürsterzbischof von Salzburg), titolo kiu jam ekde 1806 estis sen efektiva enhavo. En 1951 li rezignis pri tiu malplena titolo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Honora civitaneco en Salcburgo

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wiederaufbau im Glauben, Ein Ruf in die Zeit, sen jarindiko
  • Kirche in der Welt, Predigten, Ansprachen u. Kommentare, 1968

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]