Andrej Andrejeviĉ Vlasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Andrejeviĉ Vlasov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1901 (1901-09-01)
en Lomakino
Morto 1-an de aŭgusto 1946 (1946-08-01) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pendumo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze
Okupo
Okupo oficiro
TTT
Retejo https://generalvlasov.ru
vdr
Generalo Andrej Andrejeviĉ Vlasov inter la soldatoj de "Kontraŭsovetia Liberiga Armeo"

Andrej Andrejeviĉ VLASOV (naskiĝis la 1-an de septembro[jul.]/ 14-an de septembro 1901[greg.][1] en Lomakino apud Niĵnij Novgorod, mortis la 1-an de aŭgusto 1946[2] en Moskvo) estis sovetia generalo en servo de Adolf Hitler.

Li estis devige soldatinta en 1919 al la Ruĝa Armeo, partoprenis en la rusia enlanda milito. Li aliĝis al la Komunista Partio en 1930. Li veturis en 1938 al Ĉinio, kie li estis armea konsilisto de Ĉiang Kai-ŝek ĝis 1939, kiam li reveturis al Sovetunio. Li servis en defendo de Moskvo kaj Kievo (1941). Li kaj liaj taĉmentoj estis militkaptitaj en julio de 1942.

Li organizis — kun aprobo de la germanaj naziaj gvidantoj — kontraŭsovetian liberigan organizon por forigi la stalinisman sistemon. Liaj 50 mil soldatoj de la Rusa Liberiga Armeo batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo, kapitulaciis antaŭ usona armeo en Ĉeĥoslovakio.

La usonaj armeaj fortoj transdonis la soldatojn kaj lin mem (majo de 1945) al la sovetiaj instancoj. Li estis pendumita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fedor Davydovich Sverdlov: Sovetskie generaly v plenu. Izd-vo fonda "Kholokost", 1999, p. 97.
  2. Catherine Andreyev: Vlasov and the Russian liberation movement: Soviet reality and émigré theories. Cambridge University Press, Cambridge [k. a.] 1988, ISBN 0-521-30545-4, p. 113.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]