Andrej Makajonak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andrej Makajonak (beloruse - Андрэй Макаёнак 12-an de novembro 1920 - 16-an de novembro 1982, belorusa dramisto.

Biografio

Naskiĝis en kamparula familio, finis en mezlernejo. En la jaro 1939 estis mobilizita en armeo. Dum komenco de Granda Patriota milito militservis en Krimeo. Post peza vundo (1942) estis malmobilizita. Laboris en mezlernejo en Kartvelio (1942-1943), poste plenumis vicon de ofico je komsomolo kaj komunista partio en Belorusio. En la jaro 1949 finis Respublikan partian lernejon. Dum 1949-1953 laboris kiel estro de proza fako en belorusa satira ĵurnalo "Voĵik" ("Erinaco"). Dum 1966-1978 - ĉefa redaktoro de literatura ĵurnalo "Njoman". Kiel membro de delegacio de Belorusa SSR partoprenis en laboro de 20-a Ĝenerala Asembleo de UNO. Deputito de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (1971-1982).

Verkoj

Debutis kiel verkisto en la jaro 1946. Aŭtoro de teatraĵoj (ĉefe humuraj kaj satiraj) "Dum mateniĝo" (presita en la jaro 1951, surscenigita en 1952), "Bonvolu, pardonu!" (publikita kaj surscenigita en la jaro 1953), "Por homoj ne enui" (1958, surscenigita en la jaro 1959), "Ljavoniĥa sur orbito" (verkita kaj surscenigita en la jaro 1961), "Humiligita apostolo" (1969, surscenigita en la jaro 1971), "Tribunalo" (verkita kaj surscenigita en la jaro 1970), "Tablojdo sub lingvo" (verkita kaj surscenigita en la jaro 1973), "Sankta simpleco" (1974, surscenigita en la jaro 1976, aparta eldono sub titolo "Koŝmaro", 1979), "Veranjo" (verkita kaj surscenigita en la jaro 1979), "Incendidamaĝuloj" (verkita kaj surscenigita en la jaro 1980), "Spiru ekonome" (1982, surscenigita en 1984). Verkis kelkaŭn unuaktajn teatraĵojn, kaj ankaŭ filmajn scenarojn: "Feliĉon inde gardi" (1958), "Korneca bastiono" (laŭ teatraĵo "Ljavoniĥa sur orbito", 1964), "Post foiro" (1973), dokumentaj filmoj "En unueca familio (filmita en la jaro 1957), "Kandrat Krapiva" (filmita en la jaro 1961). La nomon de tiu verkisto portas strato en Minsko.

Literaturo

  • Макаёнак Андрэй //Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд, А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-340-00709-X
  • Макаёнак Андрэй //Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т./ пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995.