Andrej Petroviĉ Andrejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrejev (aŭ Andreev) Andrej Petroviĉ (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1864 en gubernio de Poltavo (Ukrainio) en familio de arbaroficisto) estis rusa sovetia lingvisto kaj esperantisto.

Li oficis kiel militjuĝisto en Kaŭkazio, Varsovio, Moskvo.

Esperantistiĝis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paĝan ruslingvan libron ("riĉaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj" laŭ L. L. Zamenhof)

Post la revolucio Andrejev okupiĝis kun oferemo ekskluzive pri la lingvaj problemoj kaj atingis en tiu rilato gravajn rezultojn. Li estis unu el la unuaj popularigantoj de la jafetida lingvo-teorio, ĝian ĝeneralan eksponon kaj rilaton al Esperanto li prezentis en broŝuro Revolucio en la lingvoscienco, 1929. Samjare aperis (ruslingve) lia provo de pli profunda lingvesploro sur bazo de materialisma dialektiko: Lingvo kaj pensado.

Lastatempe Andrejev multe laboris pri metodologio de marksisma lingvistiko, revolucia rekonstruo de la rusa lingvo, ties ortografio, gramatiko ktp.

Membro de Lingva Komitato de 1930.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto kaj dialektiko (En: Al la nova etapo ; p.11 - 22)
  • Meĵdunarodnyj jazyk Esperanto, ego nastojaŝĉee, proŝedŝee i buduŝĉee (Tiflis: Tip. "Esperanto", 1913. - 167 p.)
  • Revoljucija jazykoznanija jafetiĉeskaja teorija akademika N. Ja. Marra (Moskva: CK SESR, 1929. - 40 p.)
  • Revolucio en la lingvoscienco: jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr (Leipzig: Eld. Fako Kooperativa, 1929. - 67 p.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.