Andrej Sanikovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Sanikovo
Belaruse Андрэй Саннікаў
Persona informo
Андрэй Алегавіч Саннікаў
Naskiĝo la  8-an de marto 1954(nun 1954-03-08) (70‑jara)
en Minsko
Lingvoj belorusa vd
Loĝloko Minsko vd
Ŝtataneco BelorusioSovetunio vd
Alma mater Minska Ŝtata Lingvistika Universitato vd
Familio
Gefratoj Irina Bogdanova vd
Edz(in)o Irina Ĥalip
Profesio
Okupo diplomato • aktivulo • politikisto vd
Laborkampo diplomatiopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrej Sanikovo, (Belaruse Андрэй Саннікаў), naskiĝis la 8-an de marto 1954 en Minsko, BSSR, estas belarusa politika kaj socia aktivisto, kunordiganto de publika programo "Eŭropa Belarusio". Li estis kandidato por la prezidanteco en 2010.

Biografio

Li naskiĝis en Minsk. Lia patro estas Aleh Sannikaŭ, la patrino estas Alla Sannikava. Lia avo estas Kanstantin Sannikaŭ, kiu estas belarusa reĝisoro[1] kaj Popola Artisto de la BSSR, unu el la fondintoj de la Nacia Janka Kupala Teatro[2].

En 1971, Sanikovo estis diplomita en la 42-a Minska lernejo, en 1977 li estis diplomita en la traduka fako de la Minska Ŝtata Instituto de Fremdaj Lingvoj. En Pakistano kaj Egiptio li laboris en la olea entrepreno kaj la konstruo de aluminia uzino. Li laboris ĉe la Societo por Amikeco kun Fremdaj Landoj en 1980-1981, respektive.

En 1989 li estis diplomita en la Diplomatia Akademio de Ministerio de Eksteraj Aferoj de USSR en Moskvo.

Krom belorusa kaj rusa lingvo, li ankaŭ flue parolas angle kaj france. Li edziĝis la belarusan ĵurnaliston Irina Ĥalip kaj havis du filojn kune kun ŝi.

Publika servo kaj politika aktiveco

En 1982-1987 li laboris en Nov-Jorko en UN Sekretariejo. En 1992-1995 li estris la belarusan delegacion ĉe la Konferenco pri Konvencioj pri la Nuklea Malarmado, kun la rajto subskribi nome de la lando[3].

En 1993-1995 Andrej Sanikovo laboris kiel konsilanto de la reprezento de la Respubliko de Belarusio en Svislando. En 1995-1996, la Deputita Ministro de Eksteraj Aferoj de Belarusio. Li havis la rangon de Ambasadoro Eksterordinara kaj plenipotenciaria.

En novembro 1996, antaŭ la referendumo li rezignis proteste.

En novembro 1997 Andrej Sanikovo iniciatis la "Ĉarto 97", kiu fariĝis internacia fokusa punkto de ĉi tiu civila iniciato.

En 1998, kune kun Henadz Karpenka, li kreis la Kunordigan Konsilion de Demokratiaj Fortoj de Belarusio.

En 2008 Andrej Sanikovo, kune kun Viktar Ivaŝkeviĉ, Miĥail Mariniĉ kaj aliaj politikistoj komencis civilan kampanjon "Eŭropa Belarusio"[4], kiu celas enirigi Belarusion al la Eŭropa Unio.

En la printempo de 2010 Sanikovo anoncis sian intencon kandidatiĝi en prezidantaj elektoj[5].

La 14-an de Majo 2011 Andrej Sanikovo estis kondamnita al kvin jaroj de malliberejo[6]. La 14-an de Aprilo 2012, li estis liberigita.[7].

Sociaj aktivecoj

En 1998-2002 - Gvidanto de la Nacia Universitato de neformala edukado kaj eduka projekto.

2005 - estis venkinto de la Internacia Premio de Bruno Kreisky en la protekto de homaj rajtoj[8].

Notoj kaj faktoj

  1. Саньнікаў Канстанцін Мікалаевіч. Савецкі Рэжысёр, акцёр і педагог, народны артыст БССР // kino-teatr.ru
  2. Нацыянальны Купалаўскі тэатр // kupala-theatre.by
  3. Belarus: Problems of Disarmament and Arms Control // Dismantlement and destruction of chemical, nuclear, and conventional weapons, edited by Nancy Turtle Schulte angle
  4. Пра кампанію «Еўрапейская Беларусь» // www.europeanbelarus.org
  5. Андрэй Саннікаў зрабіў заяву аб гатоўнасці змагацца за пост прэзідэнта Рэспублікі Беларусь // www.charter97.org, 6.03.2010
  6. http://nn.by/?c=ar&i=54358 Саннікаў асуджаны на 5 гадоў калоніі // Наша Ніва
  7. Экс-кандидат в президенты Белоруссии Санников освобожден из колонии. РИА «Новости». Arkivita el la originalo je 2012-06-19. Alirita 2012-4-14.
  8. BRUNO KREISKY PRIZE