Andrej Sládkovič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrej Sládkovič (18201872) estis slovaka poeto.

Andrej Sládkovič (propranome Andrej Braxatoris), tiu ĉi elstara poeto de romantismo, diference de la poetoj de revolucio (Janko Kráľ kaj Samo Chalúpka) reliefigis kiel neniu antaŭ li kaj post li la sopirojn je belo, harmonio, vero kaj bono, la kredon je la fortoj de sia popolo, nacio, je la feliĉa futuro de la homaro. Li altigis la poezion de „la skolo de Štúr“ al la kulmino de arta perfekteco. Li devenis el nombra familio de patriota instruisto. Por povi studi, li devis vivteni sin per instruado de aliaj studentoj. Post la liceo en Banská Štiavnica kaj Bratislava kaj studoj en Halle li estis evengelia pastoro en la vilaĝoj Hrochoť kaj Radvaň. Lian poezian kreadon inspire influis lia restado en Halle - precipe lia konatiĝo kun la poezio de Goethe, Schiller kaj Puškin kaj kun la filozofio de Hegel – kaj lia malfeliĉa amo al Maria Pischl, filino de bonstata familio en Banská Štiavnica. Andrej Sládkovič fariĝis konata, respektata kaj ŝatata poeto precipe dank´ al la lirika poemo Marína (1846) kaj la lirika epopeo Detvano (1853). Li turnis sian atenton for de la objektivaj aĵoj, ĝeneralaj principoj kaj idealoj al la vivproblemoj de unuopulo, al la problemoj kaj beleco de la vivo de la popolo. La vivigo, liberigo de la subjekto, kontraste kun la ekzistintaj kaj ekzistantaj ideoj pri literaturo, estis kuraĝa, kvankam komence ne komprenita triumfo de la poeto ĝuste en Marína, la plej bela ciklika poemo pri la amo al virino kaj pere de ŝi al la patrujo, nacio kaj naturo. La amo kaj beleco, kiuj estas virtuoze apoteozataj ĉi tie, simbolas tion, kio altigas la homon kaj donas al lia vivo pli altan, nobligan celon. Ankaŭ en Detvano Sládkovič kreis romantikan am-rilaton inter du junaj homoj, brava slovaka junulo Marteno kaj bela junulino Elena; en ilia epizodo la poeto akcentas la belajn kaj bonajn ecojn de la popolo kaj pentras la belecon de la slovaka naturo. (laŭ tiu ĉi eposo V. Figuš-Bystrý komponis operon Detvan laŭ la libreto de E.B. Lukáč). Sládkovič ne partoprenis aktive en la revolucio 1848-9, sed ĝiajn celojn li subtenis en kelkaj poemoj (Ne kalumniu mian popolon, Reeĥoj, Mi kantos kanton pri libera patrujo.) Lia cetera poezio havas karakteron precipe porokazan; en ĝi bonvenigas iujn okazaĵojn en la vivo de la nacio, kiel ekzemple la fondon de la tutnacia kulturkleriga instituto Matica slovenská (La Patrino Slovaka) en la poemo Sankt-Martiniado (1861), aŭ reagas je la problemoj de sia epoko. En la pli postaj jaroj de sia kreado li prenis sur sin la taskon esti „la“ nacia poeto, kiu revivigadis la nacian konscion en la sufokiga atmosfero de la kontraŭrevolucia reakcio. Patrujo, nacio kaj slaveco estis por Sládkovič la plej altaj moral-sociaj valoroj. Marína kaj Detvan de Sládkovič reaperadas en ĉiam novaj amas-eldonoj, kio dokumentas la senmortecon de lia poezio.

M a r í n a
(fragmentoj)
1.
La dolĉsopirojn, strebojn al sublimo
Kantas de bel´mi ravita,
Kaj en reson´ de mia homanimo
Mond´ mia estas fermita;
El Tatraj altoj ŝi al mi lumas,
El ĉielfajroj ŝi al mi flugas,
Ŝi movas mondon senfinan;
Ŝi al mi svingas el vivoj cent´ :
Ĉiel´ kaj centro, senc´ kaj element´
De ĉiuj beloj – Marína !
41.
Povas mi seni je via buŝo,
Povas mi seni je l´mano,
Povas mi fori per trista fuĝo,
Povas mi ami kun vano,
Povas mi buŝon soifturmenti,
Povas mi tristi en sola drivo,
Povas mi dezerten min sendi,
Povas ne vivi mi en la vivo,
Povas mi kaŭzi pereon al mi: -
Ne povas mi vin ne ami ! –

72.
Juna nasktero, ter´ Slovakia,
Por miaj ostoj tombŝtono !
Min per du bildoj ravas land´via,
Du grandaj amoj la dono !
Ho kiel belas mia knabino,
Am´ al ŝi brulas en mia sino,
Al vi, patrujo, sent´ varmas !
Kiel vi belas, mia terpeco,
Kiel amindas via juneco :
Kiel Marína samĉarmas !

291.
Mia Marína ! Tiaj ´stas ni do
Kiel la flamoj di-donoj,
Kiel la floroj sur tera frido,
Kiel valoraj gemŝtonoj;
Falas la steloj, ankaŭ ni falos,
Velkpalas floroj, eĉ ni velkpalos,
Al gemoj estas ter´ kovrant´ :
Sed tiuj steloj tamen lumetis,
Kaj tiuj floroj bele vegetis,
Tere ne putros diamant´ !

Tradukis: Jiři Kořínek

Nuvola Slovakian flag.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Slovakio