Andreo Bathori
BÁTHORI András, somlyói kardinalo, estis reganto de Transilvanio naskita en ? la ? en 1566 kaj mortinta en Csíkszentdomokos la 31-an de oktobro 1599.
Kariero [redakti]
Andreo Bathori plenkreskiĝis flanke de Stefano Báthori en reĝa kortego de Pollando. Jam junaĝe li fariĝis princo-episkopo en Varmio. En 1583 kaj 1586 li estis en Romo. En 1583 apostola protonotario kaj en 1584 li fariĝis kardinalo. La 30-an de marto 1599 li okupis la tronon de Transilvanio, ĉar lia nevo, Sigmundo Báthori abdikis favore al li. Mikaelo de Valaĥio, vojvodo de Valaĥujo, eluzis la internajn malamikecojn akrajn de regno kaj atakis ĝin. Kun helpo de sikuloj aliĝintaj al li apud Sibio ĉe Sellenberk la 18-an de oktobro 1599 malvenkis lin. Al Moldavio rifuĝantan reganton la sikuloj sur teritorio de Csíkszentdomokos mortigis.
| Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Sigmundo Báthori | marto-novembro 1599 | Mikaelo de Valaĥio |
Bibliografio [redakti]
- Balló István: B. A. fejedelem halála (Csíkszereda, 1898).
- Áprily Lajos: A bíboros (dramo).


