Andreo Cseh

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Andreo CSEH [ĉe] (12-an de septembro 1895, Marosludas [1]en Rumanujo - 9-an de marto 1979 Hago Nederlando, [2]) hungardevena rumano, katolika pastro, kiu famiĝis pro sia originalo metodo por instrui Esperanton : la Cseh-metodo

Enhavo

[redaktu] Biografio

Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. Esperantisto de 1910. En 1920 en Sibiu [3] li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Târgu Mureş [4], kie gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj [5], gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la Esperantmovadon en Rumanujo. En aŭtuno de 1922 je invito de H. Fischer li transiris al Bucureşti kaj kun li fondis la Esperanto-Centron Rumanan. Du jarojn li propagandis kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj. Li estis (de 1921) ĉefdelegito de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Samjare li fariĝis sekretario de ICK kaj ricevis komision fari propagandan vojaĝon tra pluraj landoj; Partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Ĝenevo, Danzig kaj Budapest. Aŭtune 1927 SEF invitis lin al Svedujo kaj post prelegvojaĝo en la lando li faris kursojn en Stockholm, i. a. ankaŭ en la parlamento. En Svedujo komenciĝis lia triumfa apostolado tra la diversaj landoj. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la Esperantgazetoj parolis pri la renesanco de Esperanto. En 1928 li gvidis kursojn en Estonujo.

En 1929 en Budapest li donis sian unuan internacian pedagogian kurson. En oktobro 1929 oni vokis lin al Estonujo kaj Latvujo kaj jarfine al Nederlando.

En majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto. En 1932 li estis fondinto kaj ĉefredaktoro de la gazeto La Praktiko kiu aperadis ĝi 1970 (en la lastaj jaroj prizorgata de UEA de 1964).

1931 li estis plurfoje en Berlin kaj instruis.

En 1942, dum la germana okupo de Nederlando, en sekreta kunveno estis fondita Universala Ligo kies iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh.

[redaktu] Malpastriĝo kaj repastriĝo

Kun granda sukceso li gvidis Esperanto-kursojn por ĉiuspecaj grupoj de homoj, ne sciante, ke la tiama episkopo de Harlemo, Monsinjoro J.D.J. Aengenent, en kies diocezo situis tiutempe ankaŭ la urbo Hago, malpermesis al siaj pastroj - pro la danĝero de t.n. miksaj geedziĝoj - doni lecionojn al katolikoj kaj protestantoj kune. Pro tio, ke Cseh laboris alie ol la pastroj de la diocezo Harlemo, Ms-ro Aengenent uzis eklezijuran rajton kaj malpermesis al Cseh la restadon en la diocezo Harlemo. Cseh ne povis obei tiun ordonon, ankaŭ komprenis apenaŭ la aferon, ĉar li estis malhelpata sekve de manko de sufiĉa scio pri la neder­landa lingvo; tial li decidis tamen daŭrigi laŭ sia kutima maniero siajn Esperanto-kursojn, kaj post iom da tempo Ms-ro Aengenent forprenis de Cseh la rajton de pastra servo. En la Ripozejo por Altaĝuloj «Huize Royal», kie Cseh loĝis tiutempe, vizitis lin la estro de la paroĥo, ĉefpastro Genemans, kiu interesiĝis pri liaj travivaĵoj. Li decidis fari klopodojn por atingi, ke Cseh reakiru siajn pa­strajn rajtojn. La sekvo de tiuj klopodoj estis, ke Cseh ricevis la 6-an de januaro 1978 kortuŝan leteron de Ms-ro Zwartkruis, tiama episkopo de Harlemo, kiu enhavas informon, ke Cseh rehavas nun siajn pastrajn rajtojn. Kopioj de tiu letero estas senditaj al la episkopo de Roterdamo, Ms-ro D-ro Simonis, kaj al nuna episkopo de Transsilvanio. [6]

[redaktu] La metodo

Lia metodo konsistas en:

  1. neuzado de lernolibro
  2. neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
  3. komuna ĥora respondado de la kursanoj
  4. aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
  5. riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco
  6. instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

[redaktu] Notoj kaj referencoj

  1. Marosludas Ludoşul-de-Mureş En la nuna Rumanio, la urbeto nomiĝas Luduş
  2. MORTIS PIONIRO, KIU MULTE SIGNIFIS POR LA ESPERANTO-MOVADO, C.M.N.T. Op 't Roodt
  3. Sibiu = Nagyszeben = Hermannstadt
  4. Târgu Mureş = Marosvásárhely
  5. Cluj = Kolozsvár
  6. ĜOJIGA HONORADO DE LA GRANDA ESPERANTO-PIONIRO ANDREO CSEH(el «Universala Ligo» 1/1978)

[redaktu] Literaturo pri Cseh kaj lia metodo

  • Esperanto en perspektivo, London, Rotterdam, 1974
  • Enciklopedio de Esperanto, Budapest, 1933
  • Vortoj de Andreo Cseh, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1984
  • D-ro I. Szerdahelyi, Metodologio de lingvostudado kaj parolproprigo, Budapest 1975
  • Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh, Redaktis kaj kunligan tekston verkis Katalin Smidéliusz, Sabatejo 1995

[redaktu] Ekstera ligo

Vivo de Andreo Cseh de Ed BORSBOOM


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
Aliaj lingvoj