Andreo Hadik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo pri Andreo Hadik
Skulptaĵo de Hadik en Monto Vár

Grafo Andreo HADIK, hungare Hadik András, germane Andreas Reichsgraf Hadik von Futak (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1710 en Kőszeg; mortinta la 12-an de marto 1790 en Vieno) estis hungara generalo kaj militestro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Andreo Hadik devenis el etnobela familio. Li frekventis lernejon en Kőszeg kaj iĝis husaro en 1732. Li iĝis kolonelo en 1744, generalo en 1747. Kiel fidelulo de Maria Teresia, li militadis en la aŭstra hereda milito kaj en la Sepjara milito (1756–63). En 1763 li estis ĉefkomandanto.

Kontribucio de Berlino[redakti | redakti fonton]

En 1757 li kun 4320 husaroj sukcese trairis la Habsburgan-prusan fronton kaj rajdantaj ĉiam dumnokte 450 km-ojn li atingis Berlinon. Tio daŭris 6 tagojn. Tiam Frederiko la 2-a (Prusio) bataladis aliloke. En Berlino estis 5500 defendantoj, kiuj praktike ne povis kontraŭstari la atakon. Poste la urbestraro pagis la petitan grandan monsumon. Parton de la mono Hadik disdonadis inter la husaroj. Antaŭ la hejmenveno Hadik formis 2 taĉmentojn, la unua ripetis la kontribucion en Frankfurto ĉe Odro. Fine Hadik perdis nur 88 soldatojn kaj 57 ĉevalojn, sed li kunportis 425 prusajn militkaptistojn. Tial li ricevis ordenon, bienojn kaj iĝis grafo.

Inter 1764-1768 li estis ĉefkomandanto de Transilvanio, ekde 1772 ĉefkomandanto de armeo de Habsburgoj, poste estro de Bukovino. Tie li donacis amnestion al la rifuĝintaj hungaroj, tial 2 vilaĝoj havas nomojn Hadikfalva kaj Andrásfalva.

Familio[redakti | redakti fonton]

Andreo Hadik elektis edzinon pola grafino, kiu naskis 4 infanojn. Li mortis en Vieno en la 12-an de marto 1790. Liaj idoj vivadas ankaŭ en la nuntempo.

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]