Andreo Rublov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Sankta Triunuo de Rublov
Ikono kiu reprezentas Paŭlon, realigitan de Andreo Rublov ĉirkaŭ la jaro 1407. De 110 x 160 cm, ĝi konserviĝas en la Tretjakova galerio de Moskvo.

Andreo RUBLOV (Андрей Рублёв en la rusa lingvo) (naskiĝis ĉ. 13601370, mortis en 1427 aŭ en la 29-a de januaro 1430) estis la plej granda rusia ortodoksa pentristo kaj faristo de ikonoj de Moskvo kiu vivis en la 14-a jarcento. Li estas konata por sia ikono mejloŝtona: "La Sankta Triunuo."

Lia unua mencio estas en 1405 kiam li ornamis ikonojn kaj freskojn por la Katedralo de la Anunciacio de la Moskva Kremlo kun Feofan Grek kaj Prokhor de Gorodets.

En 1408 li pentras (kun Daniil Cherni) La Assumpcia Katedralo en Vladimir kaj en 1425–1427 La Katedralo de La Sankta Triunuo en La Troitse-Sergiyeva Lavra. Malantaŭ la morto de Daniil, Andreo venis al La Andronikov Monaĥejo en Moskvo kie li pentris lia lasta verko, fresko de La Savista Katedralo.

En lia arto Rublov kombinis du tradiciojn: la alta asketismo kaj la klasika harmonio de la Bizancanoj. La karakteroj de liaj pentradoj estas ofta pacaj, kvietaj kaj respegulaj. Lia arto estas konata kiel la skemo laŭ kiu modernaj ikonartistoj laboras.

Li mortis en monaĥejo de Andronikov en la 29-a de januaro de 1430. Li estis enkanonigita de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 1988 kiel ru:Преподобный. La Eklezio festas lian festivalon en la 4-a julio.

En 1966 Andrej Tarkowski faris filmon, kiu estas bazita sur la vivo de Andreo Rublov.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]