Andreo Vesalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andreo VESALIO figuras en la historio pri medicino kaj tiufakaj sciencoj kiel granda kaj pionira gravulo de la moderna anatomio.

Andreo Vesalio naskiĝis [1] en Bruselo la 31-an de decembro 1514 en bonstata familio kaj tradicie ligita al la medicina profesio. Lia praavo estis medicinisto de Maria el Burgonjo kaj docento ĉe la universitato de Loveno, kaj verkis serion da komentarioj pri aforismoj de Hipokrato kaj fine ankaŭ lia patro, samnome Andreo, estis medicinisto kaj apotekisto de la imperiestro Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio). Tiuj premisoj estis puŝo por la eniro de Andreo en la profesion kaj fariĝo de unu el la plej famaj anatomiistoj de sia tempo tiom ke li povis instrui en diversaj universitatoj kaj ricevi la ŝarĝon de persona medicinisto de la menciita imperiestro Karolo ĉe la hispana kortego.[2]

Lia scienca kaj profesia formiĝo[redakti | redakti fonton]

Liaj originoj, certe ne humilaj, al li permesis akiri bonegan instruadon: lia progresinta formiĝo komenciĝis en la Paedagogium Castri (Pedagogejo de la Urbo), prepara lernejo aneksita al la universitato de Loveno kaj sekve en la Collegium Trilingue (Trilingva Kolegio). Li, do, studis ankaŭ la latinan lingvon, la grekan kaj la hebrean. Lia scio pri la latina estis tiam profunda ke, utiligante tiun lingvon, li povis instrui, tridekjaraĝa, anatomion en Italio. Koncerne la grekan, tradicio volas ke kapablis traduki Galenon unuavide. En 1530 eniris universitaton de Loveno kiu tiutempe estis unu el la plej grandaj de Eŭropo, eble dua rilate nur al ParizoBolonjo. Li studis ankaŭ filozofion kaj filologion, sed, sendepende de liaj universitataj kursoj, li preferis interesiĝi pri anatomio kaj ekpratikis disekcadojn de musoj, hundoj kaj katoj.

En 1533 translokiĝis al Parizo por studi medicinon, imitante tiel la familian tradicion. Liaj precipaj majstroj estis Jacobus Sylvius kaj Ioannes Guinterius Andernacus. Vesalio admiris siajn majstrojn ilin laŭdante en estontaj verkoj, sed sekve li sin montris nekontentigita pri la instruo ricevita: en Parizo, fakte, anatomio estis instruata laŭtradicia maniero, tio estas baziĝante entute sur la legado de la verkoj de Galeno kaj preskaŭ ignorante la praktikon de la disekcado. Vesalio, male, estis tute inklina al rekta studo pri la homa korpo: li utiligis tiel, same kiel jam faris diversaj studentoj, la havigon de la Tombejoj de la senkulpuloj por rekte manipuli la ostojn. Ĉi-koncerne, en lia De Humani Corporis Fabrica (Pri la fabriko de la homa korpo)[3], li rakontas kiel en tiu tombejo eblis trovi grandan kvanton da ostoj; kiel li fariĝis tiom sperta ke li povis veti pri kapablo diveni la korpan pozicion de osto ankaŭ okulbendite; tiam tiu spertiĝo en la tombejo estis necesa pro manko de vera instruo pri tiu ero de la medicino. Tamen jam en tiu periodo li ekmontris bonajn kvalitojn pro la disekcado.

En 1536, pro la invado de de Francio iniciate de Karlo de Hispanio, li estis devigita reveni al Loveno, kie daŭrigis la primedicinajn studojn kaj la praktikon de disekcado. La 5an de decembro 1537 alfrontis, ĉe la universitato de Padova, ekzamenon kaj akiris la titolon de Doktoro en Medicino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Frontispico de la Fabrica. kies kompleta titolo estas Andreae Vesalii Bruxellensis, scholae medicorum Patauinae professoris, de Humani corporis fabrica Libri septem

La kariero, vera kaj propra, de Vesalio startas en Padovo. Jam la postan tagon de la doktoriĝo li publike lekcias disekcante kadavron kaj eksplikante organojn kaj teknikon uzitan. La Venecia Senato (Padovo estis tiam urbo de tiu respubliko) al li tuj asignas la katedron de anatomio kaj kirurgio.

Dum siaj lekcio, li utiligas, kiel vidajn helpilojn, ankaŭ nefiksajn foliojn ilustritajn per skemecaj desegnoj kaj skizaj subtekstoj. Ses el tiu tabuloj estis presitaj sub la titolo Tabulae anatomicae sex (Venecio 1538): tiel komeciĝis la persona produktado anatomia istrua-scienca de Vesalio, kiu atingis la kulminon per la De humani corporis fabrica (Bazelo 1543), perfekta sintezo de scienca rigoro kaj estetika beleco.

En januaro de 1540 Vesalio vizitis Bolonjon kiel docento-gasto. Dum tiu lia restado li renkontis la kompletajn skeletojn de simio kaj de homo, kaj el la komparo de la du li konsciiĝis ke la prianatomiaj priskriboj de Galeno estis bazitaj sur disekcadoj de bestoj kaj ne de homaj kadavroj. Refuti diversajn teoriojn de Galeno fariĝis, sekve, unu el la ŝlosilaj punktoj de la De humani corporis fabrica, kiun li eble eksurpaperigis ĝuste en Bolonjo.

En 1542, fininte la kompiladon de la supre menciita verko, por kontroli la procezon de la presado de sia verko, li eksiĝis el la katedro de Padovo, en kiu eksidas Realdo Colombo. La verko allumiĝis en junio de 1543. Ĝin disvastigante, Vesalio estis tute konscia pri obĵetaj diskutoj naskiĝontaj: estis fakte la unuan fojon ke iu aŭdacis refuti Galenon, ĝis tiam konsideritan, preskaŭ dogme, absoluta aŭtoritato en la kampo de la medicino. Multaj medicinistoj, fakte, ekkritikis la verkon de Vesalio, sed estis ankaŭ diversaj subtenantoj, inter kiuj la plej aŭtoritata Gabrielo Falloppio.

El la «Fabriko» estis ankaŭ eltirita, precipe kiel porstudenda helpilo, 'Epitomo (verkokolekto), nome resumo de la verko reduktita al ses ĉapitroj.

La 4an de aŭgusto de la sama jaro en Speyer (Germanio), Vesalio prezentis sian verkon al la imperiestro Karolo la 5-a kiu lin levis al la rango de kortega medicinisto. Ne estas klaraj la motivoj pro kiuj Vesalio forlasis la laboron de scienca esploristo por la nova ŝargo; iuj opinias ke tiu nova laboro al li estis bezonata por rekuperi la grandajn elspezojn necesajn por la presado de la «Fabriko», dum aliaj inklinas pensi ke Vesalio volis distanciĝi el la akademiaj malamikoj ĉar en ĝi li jam havis tro da malamikoj. Sed la motivo plej valida konsistas en tio kion li mem deklaris en la «Fabriko»: laŭ li, anatomio estas nur la fundamento de la medicino, dum li aspiris esti kompleta medicinisto. La deĵoro ĉe la imperiestro ofertis multajn okazojn praktiki medicinon kaj kirurgion.

En januaro de 1544 li revenis al Italio por definitive solvi la aferon de la universitato de Padovo, sed vojaĝis kaj lekciis ankaŭ en Bolonjo kaj en Pizo. Ĉi-lasta kazo, li inaŭguris, kun la ĉeesto de Kozimo la 1-a de la Mediĉoj, la anatomian teatron de vojo Sapienza.

Li revenis al Belgio por edzinigi Anne van Hamme kaj ekintensigis aktivadon precipe kiel armea kirurgo, plenumante diversajn komisiojn en diversaj eŭropaj landoj ŝarĝite de la imperiestro. Inter 1553 kaj1556 li vivis preskaŭ konstante en Bruselo, kie private praktikis sian profesion kaj reprenis kelkajn siajn esplorojn.

En 1555 li publikigis version, reviziitan kaj riĉigitan, de la «Fabriko». Aparte li havis okazon studi la virinajn korpojn, ankaŭ de gravedaj virinoj, kaj tio al li ebligis la esploron kaj priskribon de la utero kaj fetoj.

El tiu eldono de la «Fabriko» estis, male, forigitaj la antaŭaj luadoj al sia iama majstro Jacobus Sylvius. Intertempe, fakte, ne ĉesis la kritikoj kontraŭ liaj kritikoj kontraŭ Galeno, kaj inter liaj kritikantoj ekstare figuris Sylvius. Kritikantoj ne malhelpis al si la provon ataki lian reputacion ĉe la imperiestra kortego uzante eĉ la falsan argumenton laŭ kiu la disekcado de homaj kadavroj estus ago malpia kaj kondamninda. Tiurilate la imperiestro mem skrupule enketis ĉe la teologoj de Loveno pri la morala liceco de disekcadoj: tiuj ĉi repondis ke ili estas laŭmoralaj.

Bazo de la cerbo, kiu montras optikan kiasmon, cerbeton, optikan bulbon ktp.
la Fabriko de Vesalio entenas multajn kompleksajn desegnaĵojn, foje simbole esprimitajn .

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1556, imperiestro Karolo, abdikanta al la trono, por li disponigis pension kaj lin nomumis grafo. En 1559 Vesalio revenis al hispana kortego por deĵori ĉe Filipo la 2-a. Li sukcesis sanigi la princon Don Carlos de postsekvoj de fendo al la kapo kiu lin reduktis mortosojlen. Tiu kazo estis por Vesalio kiel nesimpatia kontrolo pri liaj teoriaj kaj praktikaj medicinistaj kapabloj: tio kaj pro la graveco de la vundo kaj pro la fakto ke temis pri la princo kaj pro la malamikeco superfluinta el aliaj kortegaj medicinistoj.

Tial komencis maturiĝi en Vesalio la deziro forlasi la kortegon kaj reveni deĵori en Italion. Tiu deziro eble jam naskiĝis kiam en 1561 Gabrielo Falloppio al li sendis el Padovo, kiel omaĝon, ekzempleron de sia verko Observationes Anatomicae (prianatomiaj observoj), kiuj entenis kelkajn obĵetojn kaj kritikojn al vesalia «Fabriko». Tiam Vesalio skribis respondan leteron senditan per la venecia ambasadoro ĉe la hispana kortego. Tiu ĉi, tamen, estis restigita en Hispanio pro aliaj aferoj laŭ diversaj monatoj, kaj kiam revenis al la Venecia Respubliko, (oktobre 1562), Falloppia jam estis mortinta.

Vesalio sciis pri La morto de la kolego nur printempe de 1564, kiam, pro motivoj neklarigitaj, li ekpilgrimis al la Sankta Lando. Fakte, startinte el Hispanio, la ŝipo devojiĝis ĝis Venecio, kie li trovis sian respondan leteron. Iuj medicinistoj ĝin prese publikigis, en Venecio maje de 1564 kun la titolo Andree Vesalii Anatomicarum Gabrielis Fallopii Observationum Examen (Ekzameno pri la Anatomiaj Observoj de Gabrielo Falloppio). Vesalio neniam vidis tiun publikaĵon, fakte en aprilo li estis jam enŝipiĝinta al Palestino. Eblege, reveninte al Venecio, li rehavintus sian katedron pri medicino en Padova, lasita vaka pro la morto de Falopio, sed dum revenvojaĝo li malsaniĝis kaj oni lin elŝipigis en la insulo Zante, kie li mortis la 5an de oktobro de 1564.

Pri la motivoj de lia pilgrimo[redakti | redakti fonton]

Dum jaroj oni kredis ke la elveturo de Vesalio al la Sankta Lando estis altrudita de problemoj de justico aparte kun la Inkvizicio. Ĉi-rilate konsulteblas diversaj fontoj[4] : Fama franca medicinisto kaj kirurgo Ambroise Paré raportas pri afero koncernanta hispanan mediciniston kiu praktikis disekcadon sur nobelino mortinta pro «strangolado de la utero». Ĉe la dua ĉizado, la virino subite revekiĝis; kaj tio provokis tian hororon en la ĉeestantoj ke, la anatomiisto, antaŭe multe ŝatata, fariĝis por ĉiuj malamata kaj malŝatinda, kaj decidis forlasi la landon. Edward Jorden, angla medicinisto, raportas ion similan, sed al ĝi apudigas la nomon de Vesalio kaj aldonas ke li uzis la pilgrimon kiel pretekston por forlasi la landon. Franca diplomatikisto Hubert Languet, en sia letero, male rakontas ke la viktimo de la disekco estis viro kaj ke Vesalio konsciiĝis pri la falsa morto nur post la disŝiro de la brusto kaj ekvido de la koro ankoraŭ pulsanta: pro tio li estis procesita kaj mortkondamnita de la Inkvizicio; tamen pro interesiĝo de la reĝo Filipo la 2-a, la peno estis interŝanĝita kontraŭ pilgrimo al la Sankta Lando. Aliaj tiutempaj fontoj tute ignoras tian eventon, aparte ne ekzistas iu ajn dokumento aŭ juĝa akto rilate tiun proceson.

Aliaj historiistoj [5] asertas ke multe neprobablas, kvakam ne maleblas, ke Vesalio plenumu similan eraron. Pliprobablas, male, ke li, post la morto, estis viktimo de perfida kalumnio elpensita de liaj kontraŭuloj. [6]. Fakte, la letero de Languet povus esti falsaĵo: fakte, kvankam portante la daton de 1a de januaro 1565, ĝi estis publikigita unuafoje en 1620 en la verko Vitae Germanorum Medicorum de Melchior Adam (Vivo de germanaj medicinistoj), dum ĝi ne aperas en la korespondaj kolektaĵoj de Languet.

Laŭ la moderna historiografio la onidiro pri la kondamno de Vesalio konsiderindas sena je iu ajn fundamento. Kaj fine iu povas pligrimi ankaŭ motivite de sia religiemo.

La motivo plej probabla staras en la fakto ke simple li estis lacigita pro la kortega vivo kaj pro la malamikeco de hispanaj medicinistoj, kaj ke la pilgrimo estis bona preteksto por forlasi la landon. Ŝajnas, plue, ke ĵaluzoj kaj malpacaj diskutoj kun aliaj kortegaj medicinistoj, precipe rilate la kuracan traktadon sur la vundo de la princo, estis tiom akraj ke Vesalio malsaniĝis: la flandra botanikisto Clusius, kiu atingis Madridon la saman tagon de la elveturo de Vesalio, fakte atestas ke tiu ĉi obtenis la permeson forlasi lokon kaj taskon por pilgrimi ĝuste pro motivoj koncernantaj la sanon. Krome, kiel jam dirite, la deziro de Vesalio reveni al Padovo por absolute sin dediĉi al la scienca esploro, estis certe determinanta en la decido forlasi la kortegon.

Anekdoto de la ripo de Adamo[redakti | redakti fonton]

Alia anedokto[7] multe disvastigita, rakontanta pri la kondamno de Vesalio, diras ke li estis kondamnita de la Inkvizicia tribunalo pro tio ke li asertus ke, kontraŭe al la onia konvinko fondita sur la Biblio, viro kaj virino havas la saman nombron de ripoj, kiel rezultas el disekcadoj de li efektivigitaj [8] . En la Genezo estas dirate ke Eva estis devenigita el modlado de ripo de Adamo, do al tiu ĉi devus manki unu ripo: el tio la kredado ke al ĉiuj viroj mankus unu ripo! Oni rakontas, eble goliardie, ke la kredado estus tiutempe tezo science akceptita kaj firmigita kaj dogme altrudita de la ekleziaj aŭtoritatuloj.

Tio ĉio, memkompreneble, estas historia falsaĵo, antaŭĉie ĉar, kiel jam dirite, Vesalio neniam estis kondamnita, kaj plue ĉar, historie, neniam ekzistis dogmo pri la ripo mankanta, sed eventuale temis pri popola onidiro.

Verkoj de Vesalio[redakti | redakti fonton]

Vesalio publikigis en Venecio en 1538 Tabulae Anatomicae Sex, kie li komencis uzi la modernan terminologion, kaj la plej interesan De humani corporis fabrica en 1543 en Bazelo kiu estas konsiderata la unu el la bazaj tekstoj de la moderna anatomio. La prianatomiaj tabuloj de la «Fabriko» estis ilustritaj de lernanto de Tiziano, kies nomo bedaŭrinde ne estas konata.

Sendependiĝo el Galeno[redakti | redakti fonton]

La mensa formiĝo kaj esploremo de Andreo Vesalio dekomence moviĝis en la teoria kvadro sedimentita en la galena tradicio. Sed estis ĝuste la repreno de la esploraj teknikoj reirantaj al Galeno kiuj lin inspiris enkonduki la eksperimentajn bazojn kiuj dekretis la kadukiĝon de teoria galena kvadro.

La admirinda reto[redakti | redakti fonton]

Nura Ekzemplo. La procezo pri maturiĝo kaj progresinta liberiĝo de Vesalio el la senkritika akcepto de la galenaj teorioj dum padova periodo konstatiĝas en la problemo de la mirinda reto: tiu anatomia strukturo estis unu el la fundamentaj tezoj sur kiuj apogiĝis la galena fiziologio: laŭ tiu, la spirito vitala, formiĝinte en la koro per rafinado de la natura spirito originiĝinta en la hepato, estis portita al bazo de la cerbo tra la arterioj karotidaj, kiuj tie disflokiĝis en komplika vaskula reto, ĝuste la mirinda reto. En tiu loko la natura spirito plirafiniĝas, kaj transformiĝas al animala spirito kiu, per la periferiaj nervoj, opiniataj kavaj, dotas la korpon per sensebleco kaj movo.

La mirinda reto konstituas la pruvon ke la observado de Galeno estis bazita sur esploro de la malsuperaj specioj: tiu anatomia formato, sendepende de la diversaj «spiritoj», fakte, estas multe evidenta en la hufuloj dum ne ekzistas en la homo. Vesalio akceptis la samon en la «Tabulae anatomicae sex» (1538), dum en la Fabriko de 1543 rekonas, senhezite, la eraron plenumitan kaj analizas per kritika spirito la kaŭzojn: «Kiom da aferoj, ofte absurdaj, estis akceptitaj en la nomo de Galeno... Inter tiuj ĉi ankaŭ la mirinda reta plekso, kies ekzisto estas konstante subtenata en la galenaj verkoj kaj pri kiu medicinistoj ofte parolas. Ili ĝin neniam vidis, sed malgraŭ tio ili daŭrigas ĝin priskribi sekvante la instruaĵon de Galeno. Mi mem estas nun konfuzita pro mia antaŭa stulteco... Pro mia devoteco al Galeno, mi neniam entreprenis publikan disekcadon de homa kapo sen samtempe utiligi tiun de ŝafido aŭ bovo por vidigi ke mi ne sukcesas tiun plekson malkovri en la homo... kaj por eviti ke la ĉeestantoj min akuzu pri nekapablo trovi tiun plekson al ili ĉiuj jam konita laŭnome. Sed la karotidaj arterioj neniaspekte formas la retan plekson priskribitan de Galeno ». [9]

Cerba sistemo[redakti | redakti fonton]

En la «Fabriko» Vesalio rifuzis aliajn gravajn punktojn de la neŭrologio de Galeno, ekzemple la koncepton laŭ kiu la nervoj estas kavaj. Ni legu kion asertatan ĉi-rilate de li: «Mi povas aserti ke mi neniam trafis kavan pasaĵon, kvankam tiucele mi ekzamenis optikajn nervojn disekcante hundojn kaj alispecajn bestojn, kaj ankaŭ homan kapon ankoraŭ varman, ĵus tranĉitan de la mortokondamnito».[10]

Li priskribis interalie unuafoje la trairon de la venoj kaj anatomion de la koro, negante la ekziston de la tiom fabelita fenestro interventikla; li indikis, krome, la formon de la sternumo kaj la nombron de la ostoj kiuj komponas la sakron; desegnis la artikajn meniskojn kaj genuojn, kaj malkovris la lutean korpon de la ovejo.

Potenco kaj limoj de la anatomia esploro[redakti | redakti fonton]

Koncerne la rilatojn inter la nerva sistemo kaj la funkcioj de la menso, Vesalio nete distingas inter anatomia observado kaj filozofia spekulaktivado: «Mi ne negas ke la ventrikloj ellaboras la animalan spiriton, sed mi subtenas ke tio eksplikas nenion rilate la cerban sidejon de la fakultoj plej elstaraj de la homa animo (...) Mi ne kapablas kompreni kiel la cerbo povas ekzerci siajn funkciojn».

Firma konvinko de Vesalio estis la graveco de la anatomiaj sektoroj por kompreni la strukturon kaj la fiziologion de la homa korpo: teorio tiu en neta kontrasto kun la galenaj konvinkoj, bazitaj sur organeca ideo pri la homa korpo, laŭ kiu: «Ne eblas funkciaj lezoj de la korpo, se tiuj ĉi ne estas asociitaj al efektivaj lezoj de la internaj organoj».

En la muzeo de homa anatomio de la universitato de Napolo konserviĝas homero, preparita de Vesalio, kun ties eksplika letero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nune la referencoj plej kompletaj kaj precizaj pri la vivo de Vesalio estas: C.D. O'Malley, Andreas Vesalius of Brussels, University of California Press 1964 e W. Cushing, A Bio-Bibliography of Andreas Vesalius, Archon Books, 1962
  2. James J. Walsh, Popes and Science: the History of the Papal Relations to Science During the Middle Ages and Down to Our Own Time, 1908, republikigta en 2003 ĉe Kessinger Publishing.
  3. Libro 1a, ĉapitro 39a de la eldono de 1543; Libro 1a, ĉapitro 40a de la eldono de 1555
  4. Por rapida revuo, oni vidu, ekzemple, la enkondukon de la libro The Illustrations from the Works of Andreas Vesalius of Brussels, zorge de J.B. Saunders kaj C.D. O'Malley, Dover Pubblication 1973, ISBN 0-486-20968-7
  5. Unu por multaj: Charles Kingsley, Historical lectures and essays, London, New York: Macmillan and co., 1893
  6. Adolphe Burggraeve, Études sur André Vésale, précédées d'une notice historique sur sa vie et ses écrits, C.Annoot-Braeckman, 1841 – La aŭtoro de ĉi-libro pruvas la historian falsaĵon de la kondamno de Vesalio, kaj severe reagas kontraŭ kiuj transdonis tiun onidiron kalumnicele..
  7. Andrew D.White, History of the Warfare of Science with Theology in Christendom (1896) – Tiu ĉi libro, markita kiel kontrauhistoria de la moderna kritiko, estas ĉe la origino de multaj modernaj falsaj mitoj rilate antikvan civilizon kiel, ekzemple, ke la tero estis imagita plata!.
  8. Andrea Vesalio, De Humani Corporis Fabrica, Libro 1a, ĉapitro 19a
  9. Libro 7a, ĉapitro 12a
  10. Libro 4a, ĉapitro 4

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Por kontentiga enkonduko al la vivo, personeco kaj verkoj de Vesalio oni povas konsulti:

  • The Illustrations from the Works of Andreas Vesalius of Brussels, zorge de J.B. Saunders e C.D. O'Malley, Dover Pubblication 1973, ISBN 0-486-20968-7
  • Andreas Vesalius, On the Fabric of the Human Body, traduzione in inglese del De Humani Corporis Fabrica zorge de W.F.Richardson e J.B.Carman, Norman Publishing, 1998, ISBN 0-930405-73-0
  • C.D. O'Malley, Andreas Vesalius of Brussels, University of California Press 1964
  • W. Cushing, A Bio-Bibliography of Andreas Vesalius, Archon Books, 1962
  • Adolphe Burggraeve Études sur André Vésale, précédées d'une notice historique
  • Federico E. Perozziello, "Storia del Pensiero Medico" II Volume, "La Scienza Nuova e Il Secolo dei Lumi, Casa Editrice Mattioli 1885, Fidenza (Parma), 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]