Andreo la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andreo la 2-a (n. ĉ. 1177 – m. 1235) estis hungara reĝo (1205–35), kiu ellasis la Oran buleon en 1222.

Andreo la 2-a (Hungario)

Andreo sekvis sur la trono Ladislaon la 3-an, kiu estis filo de lia frato, Béla la 3-a. Pro premo de la grandbienuloj, li devis fordonaci la reĝajn bienegojn, tiel la kortego malriĉiĝis kaj iĝis depende de la grandbienuloj, kiuj baldaŭ ĥaosigis la landon. La hungaraj ĉefnobeloj murdis en 1213 la reĝinon, unuan edzinon de Andreo, ĉar ilin indignis la malŝparemo de Merana Gertrudo kaj ties germanaj akompanantoj. Andreo gvidis kvar jarojn poste sensukcesan militiron al la Sankta Lando, kun 15.000-membra armeo. Post lia reveno, la baronoj devigis lin eldoni la Oran buleon, kiu iĝis grava fonto de la ordena konstitucio. La Ora buleo limigis la reĝajn rajtojn kaj privilegiojn, fortigis bazajn rajtojn de la nobeloj kaj etbienuloj, donis leĝajn rajtojn por ĉiu kaj promesis evoluigon de la monsistemo. Laŭ la Ora buleo, la nobeloj akiris rajtojn je tio, ke ili leĝe kontraŭstaru iun ajn reĝan dekreton.

Dum regado de Andreo, la Ordeno de germanaj kavaliroj venis en konflikton kontraŭ la reĝa kaj eklezia potencoj, kaj oni forpelis la ordenon el Hungario en 1225, post 14-jara posedo de partoj de Transilvanio.

Oni sanktigis filinon de Andreo, naskita de Gertrudo, kiel Sankta Elizabeto de Hungario.


Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Ladislao la 3-a1205-1235Béla la 4-a