Andreo la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andreo la 2-a de Hungario)
Andreo la 2-a
Reĝo de Hungario
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1177
en nekonata
Morto 26-an de oktobro 1235 (1235-10-26)
en Buda
Tombo Igriș Abbey vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 3-a vd
Patrino Agnes of Antioch vd
Gefratoj Emeriko • Constance of Hungary • Margaret of Hungary vd
Edz(in)o Gertrud de Andechs-Meranio • Yolanda de Courtenay • Beatrice d'Este, Queen of Hungary vd
Infanoj Anno Maria de Hungario • Béla la 4-aElizabeto de Hungario • Kolomano de Galicio • Jolanda de Hungario • Stefano la Postmorta • Andreo de Galicio vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1205-1235
Antaŭulo Ladislao la 3-a
Sekvanto Béla la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreo la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1177 – m. 1235) estis hungara reĝo (1205–35), kiu ellasis la Oran buleon en 1222.

Andreo la 2-a (Hungario)

Andreo sekvis sur la trono post Ladislao la 3-a, kiu estis filo de lia frato, Béla la 3-a. Pro premo de la grandbienuloj, li devis fordonaci la reĝajn bienegojn, tiel la kortego malriĉiĝis kaj iĝis depende de la grandbienuloj, kiuj baldaŭ ĥaosigis la landon. La hungaraj ĉefnobeloj murdis en 1213 la reĝinon Gertrud de Meranio, la unuan edzinon de Andreo, ĉar ilin indignis la malŝparemo de Gertrudo kaj ties germanaj akompanantoj. Andreo gvidis kvar jarojn poste sensukcesan militiron al la Sankta Lando, kun 15.000-membra armeo. Post lia reveno, la baronoj devigis lin eldoni la Oran buleon, kiu iĝis grava fonto de la ordena konstitucio. La Ora buleo limigis la reĝajn rajtojn kaj privilegiojn, fortigis bazajn rajtojn de la nobeloj kaj etbienuloj, donis leĝajn rajtojn por ĉiu kaj promesis evoluigon de la monsistemo. Laŭ la Ora buleo, la nobeloj akiris rajtojn je tio, ke ili leĝe kontraŭstaru iun ajn reĝan dekreton.

Dum regado de Andreo, la Ordeno de germanaj kavaliroj venis en konflikton kontraŭ la reĝa kaj eklezia potencoj, kaj oni forpelis la ordenon el Hungario en 1225, post 14-jara posedo de partoj de Transilvanio.

Oni sanktigis filinon de Andreo, naskita de Gertrudo, kiel Sankta Elizabeto de Hungario.