Andrew Cyrille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Cyrille
Persona informo
Naskonomo Andrew Charles Cyrille
Naskiĝo 10-an de novembro 1939 (1939-11-10) (84-jaraĝa)
en Broklino
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrodirigento • jazz drummer • diskografa artisto
vdr

Andrew Cyrille (naskiĝis la 10-an de novembro 1939 en la kvartalo Bronkso de Novjorko) estas usona frapinstrumentisto de ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Post privataj lecionoj i. a. de Philly Joe Jones li muzikis ekde fine de la 1950-aj jaroj kun Roland Hanna, Illinois Jacquet kaj Roland Kirk. Ekde 1965 li muzikis dek jarojn en la bando de Cecil Taylor. Postsekve li fondis propran ensemblon kun David S. Ware, prezentis en 1976 je la Wildflowers Loft-Sessions, koncertvojaĝis kun Carla Bley kaj muzikien la ensembloj de Anthony Braxton, Marilyn Crispell, Reggie Workman, Horace Tapscott und David Murray. Krome li surdiskigis kun James Newton, kun Peter Brötzmann, kun Richard Teitelbaum kaj kun Irène Schweizer.

Lian ludmanieron influas same abstrakto kiel kutima ĵazo kaj afrikdevena muziko. Li estas frapinstrumentisto ĉiam pensanta kompozicie kaj tenanta la superrigardon super la muzika okazado.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj je lia nomo

  • Metamusician's Stomp (Black Saint, 1978) kun David S. Ware, Ted Daniel
  • Nuba (Black Saint, 1979) Jimmy Lyons, Jeanne Lee
  • The Navigator (Soul Note, 1982)
  • Irène Schweizer/Andrew Cyrille (Intakt, 1988)
  • The X-Man (Soul Note, 1993) kun James Newton, Anthony Cox)
  • Good to Go, with a Tribute to Bu (Soul Note) kun James Newton, Lisle Atkinson
  • Andrew Cyrille & Haitian Fascination: Route de Freres (TUM, 2011)

Albumoj de la gastmuzikisto

  • Anthony Braxton: Eight (+3) Tristano Compositions 1989: For Warne Marsh (1989)
  • David Murray-James Newton Quintet (DIW, 1991) kun John Hicks, Fred Hopkins kaj Cyrille
  • Trio 3 + Geri Allen: Celebrating Mary Lou Williams (Live at Birdland New York) (2011) kun Oliver Lake, Reggie Workman

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]