Andrew Graham (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Graham
Persona informo
NomoAndrew Graham
Dato de naskiĝo8-a de aprilo 1815
NaskiĝlokoGraflando Fermanagh
Dato de morto5-a de novembro 1908
MortolokoKembriĝo
Aĝo je morto93
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoIrlando
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Andrew Graham (naskiĝis la 8-an de aprilo 1815 en Graflando Fermanagh, mortis la 5-an de novembro 1908 en Kembriĝo) estis irlanda astronomo

Laborante por Edward Cooper en la Observatorio de Markree, li malkovris la asteroidon 9 Metison en 1848.

Li partoprenas, de la 8-a de aŭgusto 1848 al la 27-a de marto 1856 al la observadoj kiuj provizis donitaĵojn por la "Katalogo de Markree", katalogo de 60 000 steloj proksimaj de la ekliptiko; eldonita inter 1851 kaj 1856 en 4 volumoj.

Dum tiu observad-kampanjo, li elpensis la "stang-kvadratan mikrometron" (angle, "square-bar micrometer"[1]), aparato kiu permesis pli facile determini la rektascension kaj la deklinacion de la astroj.

Inter 1864 kaj 1903, li laboris, kiel ĉef-helpanto en la observatorio de Kembriĝo, kie li partoprenis al la "Katalogo de Kembriĝo", aldonaĵo al la Katalogo de Markree, sed koncernanta stelojn videbla pli sude. Tiu katalogo estis eldonata en 1897

Noto kaj referencoj

  1. Uzo de la "square-bar micrometer"(angle)
       Reĝeto (Alfo Liono) observita per la "square-bar micrometer" (angle)