Andrew Marvell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Marvell

Andrew MARVELL (n. la 31-an de marto 1621, m. la 16-an de aŭgusto 1678) estis angla poeto, verkisto kaj politikisto.

Vivo

Marvell naskiĝis en vilaĝo proskime al Hull, Jorkŝiro, kaj estis filo de pastro. Kiam li havis 13 jarojn li eniris Trinity College (Kembriĝo). Post diplomiĝi, li vojaĝis tra kontinenta Eŭropo, eble kiel instruanto de nobelo, kaj verŝajne li restis ekster Anglio ĝis 1647, dum la plejparto de la angla enlanda milito. Ĉirkaŭ 1650-1652 li estis privata instruanto de la filino de Thomas Fairfax (3-a lordo Fairfax de Cameron), kiu estis parlamenta generalo: li loĝis en ties domego Appleton House, proksime al Jorko.

En 1653 li translokiĝis al Eton, Berkshire, kie li estis privata instruanto de zorgatino de Oliver Cromwell. En 1657 li servis kiel latinlingva sekretario de Cromwell, kune kun John Milton kiu blindiĝis.

En 1659 li iĝis parlamentano kiel reprezentanto de Hull. Krom malmultaj monatoj la saman jaron, li servis kiel parlamentano ĝis sia morto.

Post la angla resurtronigo, Marvell kontraŭis la kortegan partion, kiun li satiris en siaj verkoj. Tamen estis grandparte pro lia interveno ke John Milton ne ekzekutiĝis. Marvell kontribuis antaŭparolon al la dua eldono de Paradise Lost.

Verkoj

Marvell plej famas pro siaj poemoj. Li estis metafizika poeto (inter aliaj tiaj poetoj estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw kaj Thomas Traherne). La metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon. Surface la etoso de multaj el liaj poemoj estas pli ludema ol aliaj metafizikaj poetoj, sed tio kaŝas esploron de seriozaj temoj. Pluraj poemoj aniĝis al la pastorala ĝenro; aliaj traktis politikajn aferojn. Inter liaj fruaj poemoj estis laŭdpoemo pri Cromwell: ĝi iom lamentis la senkapigon de Karlo la 1-a sed aprobis la masakrojn fare de la armeoj de Cromwell en Irlando.

Krom lirikaj poemoj Marvell verkis politikajn satirojn kiuj plejparte eldoniĝis nur post la forpelo de Jakobo la 2-a: estus tro danĝere eldoni ilin dum lia vivo.

En 1677 eldoniĝis influa proza pamfleto kiu akuzis la registaron de Karlo la 2-a pro tirano kaj plano redoni Anglion al la romkatolika eklezio.

Traduko de la plej fama poemo de Marvell, Al sia pudora amatino, aperis en Angla antologio.