Andrew W. Mellon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andrew William MELLON (naskiĝis la 24-an de marto 1855 en Pittsburgh, Pensilvanio; mortis la 27-an de aŭgusto 1937 en Southampton, Novjorkio) estis usona bankisto kaj politikisto. Ekde la 4-a de marto 1921 ĝis la 12-an de februaro 1932 li estis financministro sub la usonaj prezidantoj Harding, Coolidge kaj Hoover.