Andris Piebalgs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andris PIEBALGS
Andris Piebalgs
Andris Piebalgs
Persona informo
Andris Piebalgs
Naskiĝo 17-a de septembro 1957
en Valmiera
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco LatvioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Latvio vd
Partio Eŭropa Popola PartioKomunista Partio de SovetunioLatvia Popola FrontoLatvia Vojo • Latvia's First Party/Latvian Way • Unueco vd
Subskribo Andris Piebalgs
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Rigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andris PIEBALGS (naskiĝis la 17-an de septembro 1957 en Valmiera) estas latva politikisto kaj diplomato.

Li estis edukiĝita ĉe la Universitato de Latvio en Rigo, li laboris kiel instruisto en Valmiera dum la 1980-oj jaroj. Dum la jaroj de la Kantanta Revolucio, kiu gvidis al la sendependiĝo de Latvio disde Sovetunio, li estis inter la fondintoj de la konservativa politika movado kaj posta partio Latvia Vojo. Dum la unuaj jaroj de la reatingita Latvia sendependeco li laboris kiel ministro de eduko de 1990 al 1993, kaj ministro de financoj de 1994 al 1995. Li estis ambasadoro en Estonio de 1995 ĝis 1997, kaj ĉe la Eŭropa Unio de 1998 ĝis 2003.

Piebalgs estas parolanto de latva, angla, germana, franca, rusa, kaj estona lingvoj.

Ekde la 22-a de novembro 2004 li estas Eŭropa Komisionano por Energio. En 2007, li anoncis kunlaboron kun Ĉinio pri energio kaj klimata ŝanĝiĝo. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunlaboro pri energio kaj klimata ŝanĝiĝo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (esperante). CRI Online - Esperanto. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]