Stamenaro
El Vikipedio
(Alidirektita el Androceo)
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo
Stamenaro (aŭ androceo[1] el la grekaj ἀνδρός, viro, kaj οἶκος, domo) estas ĉiuj la stamenoj, viraj organoj de floro, ĉe la florplantoj. Stamenoj estas duparte: filamento (filamentum) estas la tigeto de stameno, kaj antero (anthera) estas la pintoj de la stamenoj kun poleno, konsistante ĝenerale el du tekoj. Kompare, la ina parto de la floroj estas la karpelaro.
La nombro de stamenoj varias laŭ la familioj. Ĝi, kune kun la aranĝo kaj la koloro, estas distingilo por distingi la specioj.
Simbolo de androceo en la floroformulo estas A.
Referencoj [redakti]
- ↑ Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86
|
||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |