Android
Android | |
---|---|
[[File:Android phones.jpg, Android Gingerbread Easter egg.jpg, Android Honeycomb Easter egg.jpg, Android Ice Cream Sandwich Easter egg.jpg, Android Jelly Bean Easter egg.jpg, Android KitKat Easter egg.jpg, Android Lollipop Easter egg.jpg, Android Marshmallow Easter egg.jpg, Android Nougat Easter egg.jpg, Android Oreo Easter egg.jpg, Android Samsung Smartphones.jpg, Android 11 Homescreen.png|frameless]] | |
Programisto | Skipo da programistoj |
Lasta stabila versio | 4.4.2 (9-a de decembro 2013) |
Operaciumo | Surbaze de Linukso |
Programlingvo | C, C++, Kotlin, XML-skemo, Java |
Lingvo(j) | nekonata |
Programtipo | kerno, grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
Permesilo | GPLv2, APLv2, (libera programaro) |
Retejo | http://openhandsetalliance.com |
Android (angle ['ændrɔɪd], Esperante Androjdo aŭ Androido) estas operaciumo surbaze de linuksa kerno kreita por porteblaj aparataĵoj. Ĝin unue disvolvis malgranda firmao Android Inc., kiun poste aĉetis Google. Poste ĝi iĝis ĉefa operaciuma projekto de Open Handset Alliance, konsorcio de firmaoj iniciatita de Google por disvolvi unuecan programaran platformon por porteblaj aparatoj.[1] La kernon de Androjdo estas modifita Linukso. Android enhavas Java-maŝinon "Dalvik" kreitan de Open Handset Alliance. Ĝi ebligas programistojn krei administreblan kodon en Javo per apartaj bibliotekoj, kreitaj de Google.[2]
Malkovro de Android-operaciumo okazis dum fondo de Open Handset Alliance, konsorcio de 47 aparataraj, programaraj kaj telekomunikadaj firmaoj, kiuj celas disvolvigi malfermitajn normojn por porteblaj aparatoj.[3][4] Tiujn partojn de kodo, kiuj ne estas GPL-licencitaj, Google eldonis sub Apache-licenco, kiu ankaŭ estas libera.[5]
Vidu ankaŭ
- OpenMoko - libera operaciumo por poŝtelefonoj
- Moblin - alia libera operaciumo, kreita far Intel por poŝtelefonoj kaj malgrandaj komputiloj
Referencoj
- ↑ Ŝablono:Cite press release
- ↑ Shankland, Stephen, "Google's Android parts ways with Java industry group", CNET News, 12 November 2007.
- ↑ Open Handset Alliance. Open Handset Alliance. Alirita 2007-11-06.
- ↑ Jackson, Rob, "Sony Ericsson, HTC Androids Set For Summer 2009", Android Phone Fans, 10 December 2008. Kontrolita 2009-09-03.
- ↑ Android Overview. Open Handset Alliance. Alirita 2008-09-23.
Eksteraj ligiloj
- Retejo por uzantoj kaj evoluantoj de androjdaj programoj
- Android Freeware Directory
- Esperanta telefono Programo por helpi esperantistojn ekuzi esperantan klavaroj kaj SMS-vortaron sur androjdaj aparatoj
- Google Play
- Android Games