Androido
El Vikipedio
Androido (de malnovgreka ἀνήρ – aner = „viro“ kaj εἶδος – eidos = „aspekto“ → "hom-forma", „hom-simila“) estas nomo por roboto, kiu forte similas al homo kaj kondutas simile kiel homo. Androido do estas specifa humanojda roboto. La nocio de androido estis kreita en la futurologio kaj en scienc-fikcia literaturo.