Andromedo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andromedo (greke: Ἀνδρομέδα, Andromeda) estis la filino de Kasiopeo kaj Cefeo.

Perseo savas Andromedon (Pierre Mignard, 1679)

Laŭ la helena mitologio[1] Kasiopeo estis tre bela virino. Ŝi edziniĝis kun Cefeo kaj tiel fariĝis la reĝino de la antikva Etiopujo. Iam ŝi fanfaronis pri sia beleco.

Ŝi certigis, ke ŝi estis pli bela ol la Nereidinoj. Ĉi tiuj estis la kvindek filinoj de la maljuna Nereo, kiu zorgis pri la pereintaj maristoj. La Nereidinoj akompanadis la dion de la maro, Pozidono. Kompreneble tia ternereco malplaĉis al li. Li dronigis Etiopujon kaj sendis maran monstron por mortigi ĝiajn loĝantojn. Cefeo petis helpon de orakolo, ke li parolu en la nomo de la dioj. La orakolo konsilis al li oferi sian filinon Andromedo al la monstro. Pro tio, ŝi estis katenigita al rifo en la maro. Sed tute neatendite, alflugis Perseo.

Li ĵus senkapigis la Meduzon en norda lando. La Meduzo estis monstro, kiu havis serpentojn anstataŭ harojn. La kapon de la monstro Perso portis en sia sako. Rajdante la flugilhavan Pegazon hejmen, li ekvidis etulon sola sur rifo. Li malsupreniris kaj vidis belulinon, alkroĉigitan. Subite, li sentis sin enamiĝi en ŝin. Rapide, Perseo surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia serpo, mortigis la beston. Kasiopeo kaj Cefeo dankis lin. Kune la geamantoj forflugis ĝis la insulo de Serifo, unu el la Cikladoj en la Egea Maro. Tie vivis Danao, la patrino de Perseo.

Nuntempe la konstelacio de Andromedo brilas en la nokta ĉielo, ne malproksime de Perseo, Pegazo, Kasiopeo, ĉiuj aktoroj de la legendo. Keto, la marmonstro, fariĝis la konstelacio de la Baleno, iom pli sube.

Andromedo en arto

Jenaj verkoj havas Andromedo-motivon:

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Les plus belles histoires de la Mythologie (la plej belaj rakontoj de la Mitologio), eld. Fernand nathan