Andry Rajoelina
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 1 Nov. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Andry Nirina Rajoelina | |
![]() |
|
|
transira prezidanto de Madagaskaro
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: vidu tekste |
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 30-an de majo 1974 (do nun 38-jara) en Madagaskaro |
|---|---|
| Nacieco | madagaskara |
Andry Nirina Rajoelina estas madagaskara komercisto kaj politikisto. Li naskiĝis la 30-an de majo 1974 en Madagaskaro, do nun estas 38-jara. Ekde la senpotencigo de la antaŭa prezidanto Marc Ravalomanana la 17-an de marto 2009 li estas la memdeklarita transira ŝtata prezidanto de Madagaskaro.
De decembro 2007 ĝis februaro 2009 li estis urbestro de la ĉefurbo Antananarivo kaj ĝis marto 2009 la plej grava opozicia gvidanto de la lando.


