Andrzej Niemojewski
Andrzej NIEMOJEWSKI (24-a de januaro 1864 – 3-a de novembro 1921 en Varsovio) - pola verkisto, publicisto kaj tradukisto, pioniro de la movado de liberpensuloj kaj kunkreinto de pola religiologio.
Andrzej Niemojewski, blazono Rola naskiĝis en Rokitnica apud Brodnica, kie en gimnazio bone ekkonis la germanan lingvon. Lia patro Feliks estis konvinkita adepto de tovianismo. En Krakovo alproksimiĝis al socialisma movado, kaj poste en Sosnowiec ekkonis vivon de laboristoj. Okupiĝis pri tradukado de la franca lingvo, redakto kaj eldonado de semajnrevuo Myśl Niepodległa (Penso Sendependa). Famiĝis per klasika romano Listy człowieka szalonego (Leteroj de furioza homo; 1899). En ciklo de evangeliaj rakontoj Legendy (Legendoj; 1902) bildigis Kriston kiel la unuan proleton. La libro estis tradukita esperanten de Bronislaw Kuhl kaj eldonita de Hirt en Leipzig (Germanio) en 1923 kun antaŭparolo de Antoni Grabowski.
Tradukoj [redakti]
- Ernest Renan: Żywot Jezusa (Vivo de Jesuo). Kraków 1904, 2-a eldono: Warszawa 1907, 3-a: Warszawa 1910; Łódź 1991. ISBN 83-218-0794-1
- Jozefo Flavio: Dzieje wojny żydowskiej przeciwko Rzymianom (Historio de la juda milito kontraŭ romianoj). Warszawa 1906, Sandomierz 2008 ISBN 978-83-60276-91-4; Sandomierz 2010. ISBN 978-83-62173-27-3
- Upton Sinclair: Grzęzawisko (Marĉo). Warszawa 1907, Warszawa 1949.
Literaturo [redakti]
- Henryk Hoffmann, Astralistyka (Szkice z dziejów religioznawstwa polskiego) (Astralistiko (Skize pri historio de pola religioscienco)), Jagelona Universitato, Zakład Wydawniczy "Nomos", Krakovo 1991

